48. Vulpo kaj arbo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

48. Vulpo kaj arbo

  Vulpo kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.

  Ĝi tuj forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, restis tie ĝis la vesperiĝo kaj ne plu kuraĝis reiri al la antaŭa loko.

  Vidinte, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi tuj iris al la arbo, dirante, "Ĝi vokas min."

  Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.