48. Vulpo kaj arbo

El Vikio BRE
Redakto de 22:17, 16 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  48. Vulpo kaj arbo

  Vulpo kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu kuraĝis rigardi la arbon.

  Ĝi senprokraste forlasis la arbon, kuris en senarban regionon, kaj restis tie ĝis la vesperiĝo, ne kuraĝante reiri al la antaŭa loko.

  Vidinte de malproksime, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi diris, "Ĝi vokas min." kaj tuj iris al la arbo.

  Malsaĝaj disĉiploj ankaŭ kondutis same. Post la monaĥiĝo ili lernis ĉe instruisto, sed forlasis lin pro la lia malgranda kulpigo. Poste ili revenis al la instruisto post kiam ili konfuziĝis pro malbonaj instruistoj. Do ili iris kaj revenis pro sia malsaĝo.