47. Imiti birdan pepon

El Vikio BRE
Redakto de 21:58, 16 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  47. Imiti birdan pepon

  Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo.

  Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Mi daŭre estosu via edzino se vi trovos verdajn lotusflorojn por mi, kaj se ne, mi eksedziniĝos de vi."

  Antaŭe, la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn.

  La gardisto de la lageto demandis: "Kiu estas en la lageto?"

  La malriĉulo pretervole respondis: "Mi estas akvobirdo."

  La gardisto kaptis la malriĉulon kaj kondukis lin al la reĝo. La malriĉulo denove pepadis sur la vojo.

  La gardisto diris: "Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?"

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo, neniam lernas bonon kaj ŝanĝas malbonon. Ili diras nur antaŭ la morto: “Mi volas praktiki bonon.” Sed demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la birdo nur antaŭ ol li atingis la palacon de la reĝo.