47. 238 Sala Vino

El Vikio BRE
Redakto de 12:57, 2 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  47. 238 Sala Vino

  [Malsaĝo]

  Iam en Benareso estis vendejo de vino. La mastro havis diligentan kelneron, kiu ĉiam volas doni helpon per invento de novaj labormanieroj.

  En iu varmega tago, la mastro volis sin bani en proksima rivero. Do li lasis la kelneron mastrumi dum lia foresto.

  La kelnero ĉiam volis scii, kial plej multaj klientoj manĝas iom da salo post trinko de vino. Ne volante montri sian sensciecon, li ne kuracis demandi, kial ili tion faras. Li tute ne sciis, ke ili manĝas salon nur por forigi la vinan odoron en sia buŝo. Li opiniis, ke ili bezonas salon por bongusteco.

  Li pensis, kial la mastro de la vinejo ne aldonu salon en la vinon. Li supozis, ke la komerco donos pli da profito, kaj la mastro plezuregos pri tio se li tion faros. Do li aldonis salon en ĉiajn vinojn.

  Sed eksteratende, kiam la klientoj venis en la vinejon kaj ektrinkis la salan vinon, ili tuj elsputis la trinkaĵon kaj iris al alia vinejo.

  Reveninte de la rivero, la mastro trovis, ke restas neniu kliento en la vinejo, kaj krome, ĉiuj vinoj estas ruinigitaj.

  Do li iris kaj rakontis la okazaĵon al sia amiko, konsilanto de la reĝo. La konsilanto diris: "La sSensciulo ne povas eviti malbonan rezulton eĉ kun intenco fari la bonan."

  La moralinstruo estas: La bBona intenco ne povas fariĝi preteksto de senscieco.