46. Ŝteli gruntbovon

El Vikio BRE
Redakto de 21:59, 16 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

46. Ŝteli gruntbovon

  Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis.

  La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la aspekton de la bovo, li demandis vilaĝanojn: "Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?" La vilaĝanjo respondis: "Ni ne havas vilaĝon."

  Li demandis: "En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?"

  La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?"

  La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo."

  Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?"

  La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la tagmezo."

  La perdinto do diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?"

  La vilaĝano do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."

  Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj vidas per sia magia rigardo do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon. Tio similas al la nekaŝebla konduto ŝteli la bovon.