45. Gardi pordon

El Vikio BRE
Redakto de 20:54, 15 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

45. Gardi pordon

  Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen. Antaŭ la forlaso li ordonis al la servisto: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron."

  Post kiam foriris la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Por aŭskulti muzikon li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo.

  Dum la servisto ne estis hejme, iu priŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn.

  Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?"

  La servisto respondis: "Via moŝto nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio."

  La mastro do kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵojn. Nun ĉiuj havaĵoj jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"

  La malsaĝuloj en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto ankaŭ estas la servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis siajn disĉiplojn observi disciplinojn por sin deteni de ses statoj sensorganaj, gardi la azenon de senscio kaj ŝnuron de pasioj. Sed la bikŝuoj ne kondutis laŭ la budha instruo. Ili ŝajnigas mediti en kvieta loko kaj mensogas pri sia pureco pro avido al profito. Sed ili kroĉiĝis al diversaj pasioj al la kvin deziroj, kunfuziĝis pro vidaĵo, sono, odoro kaj gusto, blindiĝis de senscio, ligiĝis de pasia ŝnuro kaj perdis ĉiujn trezorojn de ĝusta atemtemo, ĉelo al iluminiĝo kaj praktikaj ŝtupoj.