44. Satiĝo pro la duona kuko

El Vikio BRE
Redakto de 20:23, 15 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

44. Satiĝo pro la duona kuko

  Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post kiam li manĝis ses kaj duonon.

  Li do ege bedaŭris kaj sin batis per ambaŭ manoj. Li sin riproĉis: "Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko povos min satigi, mi ja devus ĝin manĝi unue."

  Homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ekde la komenco, en la homa vivo mankas eterna feliĉo. Sed oni strebas por la eterna feliĉo pro sia malsaĝo simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Pro sia senscieco oni opinias, ke la riĉaĵo povos doni al ili feliĉon, kaj suferas multe por akiri riĉaĵon. Akirinte riĉaĵon, ili suferas pro la protektado. Perdinte ĝin, ili suferas de la sopiro. En la tuta tago ili ne povas trovi feliĉon. Ekzemple pri la manĝaĵo kaj vestaĵo, se oni surhavas vestaĵon ili sin opinias feliĉaj, sed por la feliĉo ili suferas de la klopodo. Budhoj diris: “En la tri statoj de vivestaĵoj voluptaj, formaj kaj senformaj el la samsaro plenas la suferego, sed pro sia malsaĝo la vivestaĵoj sin opinias feliĉaj.”