44,45. Du Malsaĝaj Infanoj

El Vikio BRE
Redakto de 13:54, 10 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  44,45. Du Malsaĝaj Infanoj

  [Malsaĝo]

  Iam estis ĉarpentisto maljuna kaj kalva. En la sunaj tagoj lia senhara kapo tiel brilis, ke oni devis permane ŝirmi siajn okulojn kontraŭ brilo kiam ili babilis kun li.

  Iun sunan tagon, malsata moskito absorbiĝis de lia kapo brile kalva. Ĝi falis sur ĝin kaj ekpikis ĝin.

  La ĉarpentisto estis okupita rabotante lignopecon. Kiam li trovis la moskiton pikanta lin, li klopodis forpeli ĝin. Sed la malsata moskito rifuzis forlasi la plaĉan manĝaĵon. Do li venigis sian filon kaj ordonis al li forigi la obstinan insekton.

  Malsame kiel la patro kun brila kapo, la filo ne estis tiel brila en saĝo, sed tamen, li estis laborema kaj obeema. Li diris: "Ne maltrankviliĝu, Paĉjo. Estu pacienca. Mi batmortigos la insekton!"

Li prenis tre akran hakilon, atente celis la moskiton, Senpense faligis la hakilon kaj dispartigis la insekton! Malfeliĉe, tranĉinte la moskiton, la hakilo ankaŭ dispartigis la brile kalvan kapon de la maljuna ĉarpentisto.

  Tiumomente la reĝa konsilanto ĝuste preterpasis tie kun siaj sekvantoj. Kiam ili vidis la okazaĵon, ili surpriziĝis de la malsaĝa afero!

  La reĝa konsilanto diris: "Ne surpriziĝu pri tia malsaĝo. Tio rememorigis min pri simila afero okazinta hieraŭ."

  "En vilaĝo ne malproksima de ĉi tie, virino deŝeligis rizgrajnojn per pistilo. Kiam ŝi laboris ŝvitante, svarmo da muŝoj zumis ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝi klopodis forpeli ilin, sed la soifaj muŝoj ne volis cedi.

  "Do ŝi venigis sian filinon kaj petis ŝin forpeli la naŭzajn insektojn. Kvankam malsaĝa, la filino ĉiam volis laŭeble plezurigi la patrinon.

  "Ŝi stariĝis de sia propra pistujo, levis la pistilon kaj zorgeme celis la muŝon plej grandan kaj obstinan. Ŝi batis la muŝon senskrupule! Sed kompreneble, tio mortigis la muŝon, kaj ankaŭ ruinigis la vivon de la patrino."

  "Vi ĉiuj scias la onidiron," la konsilanto diris, kaj finis sian rakonton per jenaj vortoj, "oni preferas saĝajn malamikojn ol malsaĝaj amikoj."

  La moralinstruo estas: Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko.