44,45. Du Malsaĝaj Infanoj

El Vikio BRE
Redakto de 16:55, 1 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  44,45. Du Malsaĝaj Infanoj

  [Malsaĝo]

  Iam estis ĉarpentisto maljuna kaj kalva. En la sunaj tagoj lia senhara kapo tiel brilis, ke oni devas permane ŝirmi siajn okulojn kontraŭ brilo kiam ili babilas kun li.

  Iun sunan tagon, malsata moskito absorbiĝis de lia brila kalva kapo. Ĝi haltis falis sur ĝin kaj ekpikis ĝin.

  La ĉarpentisto estis okupita rabotante lignopecon. Kiam li trovis la moskiton pikanta lin, li klopodis forpeli ĝin. Sed la malsata moskito rifuzis forlasi la plaĉan manĝaĵon. Do li venigis sian filon kaj ordonis al li forigi la obstinan insekton.

  Malsame al la brila kapo de la patro, la saĝo de la filo ne estis tiel brila, sed tamen, li estis laborema kaj obeema. Li diris: "Ne maltrankviliĝu, Paĉjo. Estu pacienca. Mi mortigos la insekton per bato!"

  Li prenis tre akran hakilon, atente celis la moskiton, Senpense faligis la hakilon kaj dispartigis la insekton! Malfeliĉe, tranĉinte la moskiton, la hakilo ankaŭ dispartigis la brilan kalvan kapon de la maljuna ĉarpentisto.

  Tiumomente la reĝa konsilanto ĝuste preterpasis al la kortego kun siaj sekvantoj. Kiam ili vidis la okazaĵon, ili surpriziĝis de la malsaĝa afero!

  La reĝa konsilanto diris: "Ne surpriziĝu pri tia malsaĝo. Tio rememorigis min pri simila afero okazinta hieraŭ."

  "En vilaĝo ne malproksima de ĉi tie, virino deŝeligis rizgrajnojn per pistilo. Kiam ŝi laboris ŝvitante, svarmo da muŝoj zumis ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝi klopodis forpeli ilin, sed la soifaj muŝoj ne volis cedi.

  "Do ŝi venigis sian filinon kaj petis ŝin forpeli la naŭzajn insektojn. Kvankam malŝaĝa, la filino ĉiam volis laŭeble plezurigi la patrinon.

  "Ŝi stariĝis de sia propra pistujo, levis la pistilon kaj atente celis la muŝon plej grandan kaj obstinan. Ŝi batis la muŝon senskrupule! Sed kompreneble, tio mortigis la muŝon, kaj ankaŭ rabis la vivon de la patrino."

  "Vi ĉiuj scias la onidiron," diris la konsilanto, fininte la rakonton, "'oni preferas saĝajn malamikojn ol tiajn malsaĝajn amikojn.'"

  La moralinstruo estas: Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko.