43. Patro de Bambuo

El Vikio BRE
Redakto de 15:40, 1 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  43. Patro de Bambuo

  [Vana Admono]

  Iam estis instruisto, kiu meditis multe kaj disvolvis sian menson. Lia famo disvastiĝis iom post iom. Tiuj, kiuj volas ricevi instruon de la saĝulo, venis por aŭskulti lin. Opiniante, ke lia instruo estas tre saĝa, 500 homoj decidis fariĝi liaj lernantoj.

  Unu el tiuj 500 lernantoj, kiuj opinias la instruiston saĝa, estis amanto de favoratoj. Fakte, li tiel ŝatis favoratajn bestojn, ke neniun beston li ne volas preni kiel favoraton.

  Iutage li ekvidis plaĉan kaj venenan serpenteton, kiu serĉas manĝaĵon. Li decidis fari ĝin eksterordinara favorato. Do li faris malgrandan bambuan kaĝon por kateni ĝin kiam li forlasas ĝin sola. La aliaj lernantoj nomis la malgrandan serpenton "Bambuo", do ili nomis la amanton de favoratoj "Patron de Bambuo", ĉar li tre ŝatis sian favoraton.

  La instruisto informiĝis post Nnelonge, ke unu el liaj lernantoj tenas venenan serpenton kiel favoraton. Li alvenigis lin kaj demandis, ĉu la informo estas vera. La Patro de Bambuo diris: "Jes, Majstro. Mi amas ĝin kiel mian propran filon!"

  La saĝa instruisto diris: "Estas ne sekure vivi kun venena serpento. Do mi admonas, ke vi lasu ĝin foriri por via bono."

  Sed la pPatro de Bambuo pensis, ke li scias pli bone. Li respondis: "La etulo estas mia filo. Li ne mordos min. Mi ne povas forlasi ĝin kaj vivi solae!"

  La instruisto atentigis lin: "Certe la malgranda estaĵo kaŭzos vian finon de via vivo!" Sed la lernanto tute ne zorgis pri la admono de la instruisto.

  Poste, ĉiuj 500 lernantoj de la instruisto vojaĝis por kolekti freŝajn fruktojn. La Patro de Bambuo lasis sian "filon" katenita en la bambua kaĝo.

  Estis multe da fruktoj por kolekti, do ili revenis hejmen nur post kelkaj tagoj. La Ppatro de Bambuo ekkonsciis, ke la kompatinda Bambuo manĝis nenion dum li forestis. Li tuj malfermis la kaĝon por ellasi kaj bredi lin.

  Sed kiam li etendis manon en la kaĝon, lia "filo" mordis lin. Ignorate dum longa tempo, Bambuo estis tiom kolera kiomn malsata. Li estis nur serpento, kiu scias neniom pri veneno.

  Sed lia "patro" devus scii pri tio pli bone. Fakte, lin jam atentigis la instruisto, kiun li opinias saĝa.

  En kelkaj minutoj ekde la mordo, la Ppatro de Bambuo falis morta.

  La moralinstruo estas: Estas neavantaĝe sekvi instruiston sen oni ne aŭskultias lin.