43. Granda ofero por bagatelaĵo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  43. Granda ofero por bagatelaĵo

  Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj jaroj, kaj finfine faris el ĝi malgrandan bovan modelon kiel ludilon. Li oferis tro multe por la bagatelaĵo.

  Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bova modelo signifas konkurencon por famo kaj profito. Do la kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.