43. Granda ofero por bagatelaĵo

El Vikio BRE
Redakto de 18:58, 15 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

43. Granda ofero por bagatelaĵo

  Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj jaroj, kaj el ĝi finfine faris malgrandan bovan modelon kiel ludilon. Li oferis tro multe por la bagatelaĵo.

  Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de maltranda bova modelo signifas konkurencon por famo kaj profito. Do la kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj memfido kaj fiereco faras ilin viktimoj de siaj malbonaj kondutoj.