42. Protekti kamelan felon

El Vikio BRE
Redakto de 18:37, 15 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

42. Protekti kamelan felon

  Komercistoj vojaĝis por fari negocon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin.

  Antaŭ la foriro, la ĉefkomercisto restigis du el siaj lernantoj, kaj ordonis: "Bone tenu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo."

  Ekpluvegis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj do kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed detruis la teksaĵojn pro tio.

  La prezo de la teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro sia malsaĝo.

  La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La abstinado de mortigo signifas silkaĵon; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por atingi darman korpon de la Budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj elspezas monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi el la sufero el la kvin vivformoj.

  Do strebantoj al la liberiĝo devas atenteme abstini de mortigo.