42, 274, 375 , Kolombo kaj Korvo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  42, 274, 375 , Kolombo kaj Korvo

  [Danĝero de Avido]

  Iam en Benareso homoj ŝatis fari birdejojn. Tio estis konduto de malavaro kaj bonkoro por komfortigi birdojn. La pepoj de amikaj birdoj ankaŭ amuzis la homojn.

  La plej riĉa homo en la urbo havis kuiriston, kiu posedas tian birdejon ĉe la kuirejo. En la birdejo loĝis kolombo ĝentila kaj zorgema. Li estis tiel ĝentila, ke li tute ne manĝis viandon; li estis tiel zorgema, ke li sin tenis malproksima de la kuiristo. Li sciis bone, ke la kuiristo kutime kuiras kaj rostas mortintajn bestojn, eĉ inkluzive de birdoj.

  La kolombo ĉiam forlasis la loĝejon frumatene. Serĉante kaj manĝante nutraĵon dum tuta tago, li revenis nokte por dormi en la loĝejo. Li estis tre kontenta pri sia vivo kvieta kaj sekura.

  Proksime vivis korvo, kiu havas tre malsaman karakteron. Unue, li ĉion manĝis. Oni sciis, ke li estas nek ĝentila, nek zorgema. Anstataŭe, li ofte tro ekscitiĝis kaj agis senskrupule. Pro sia nekontenteco li ofte sin dronigis en ĝenaĵon.

  Iutage la korvo flaris bongustan odoron de manĝaĵo kuirata en la kuirejo de la riĉulo. Li tiel absorbiĝis de la bongusteco, ke li neniel povas sin deteni de la revo. Li decidis havigi al si viandon de la riĉulo per sia klopodo. Do li ekspionis la kuirejon por trovi ŝancon ŝteli iom el la viandoj kaj fiŝaĵoj.

  Vespere la satiĝinta kolombo revenis kiel kutime kun sia malgranda stomako plena, kaj kontente iris en sian malgrandan loĝejon por tranokti. Vidinte tion, la malsata korvo pensis: "Ha, bonege. Mi povas utiligi la malsaĝan kolombon por rabi bongustan manĝaĵon el la kuirejo."

  En la sekva mateno, la korvo sekvis la kolombon kiam li forlasis la hejmon por la tago. La kolombo demandis: "Mia amiko, kial vi sekvas min?" La korvo respondis: "Sinjoro. Mi tre ŝatas vin kaj admiras vian vivmanieron kvietan kaj regulan. Ekde nun, mi volas helpi vin kaj lerni de vi." 

  La kolombo diris: "Via vivstilo estas multe pli ekscita ol la mia, Amiko Kkorvo. Vi enuiĝos sekvi min ĉirkaŭen. Krome, vi eĉ ne manĝas la saman nutraĵon kiel mi. Do kiel vi povas helpi min?"

  La korvo diris: "Kiam vi eliras ĉiutage por serĉi vian manĝaĵon, ni disiĝu kaj mi serĉu la mian. Vespere ni revenu kune al via kolombejo. Estante kune, ni povos interhelpi kaj protekti nin mem reciproke." La kolombo diris: "Tio sonas prave al mi. Nun iru kaj diligente serĉu vian manĝaĵon."

  La kolombo pasigis sian kutiman tagon manĝante semojn de herboj. Li estis kontenta kvankam li elspezadis tempon por pacience serĉi manĝaĵon.

  La korvo trapasis la tagon flugante ĉirkaŭ bova fekaĵo, do li povis engluti trovitajn vermojn kaj insektojn. Tio estis tre facila laboro, sed li senĉese pensis, ke estos des pli facile ŝteli el la kuirejo, kaj sendube la manĝaĵo estos des pli bona!

  Satiĝinte, li iris al la kolombo kaj diris: "Sinjoro kKolombo, vi elspezis tro multe da tempo por serĉi kaj manĝi. Estas ne bone pasigi la tutan tagon por tio. Ni iru hejmen." Sed la kolombo konstante manĝis semojn unu post alia. Li estis tre feliĉa vivante tiamaniere.

  Je la fino de la tago, la malpacienca korvo sekvis la kolombon al lia loĝejo. Ili kune dormis pace. Ili trapasis kelkajn tagojn kaj noktojn tiamaniere.

  Iun tagon poste, la kuiristo preparis multspecajn viandojn kaj fiŝaĵojn por festeno. Li pendigis ilin sur la hokojn en la kuirejo por konservi.

  La korvo vidis tion kaj sorĉiĝis de tiel multaj manĝaĵoj. Lia deziro fariĝis tiel granda avido, ke li ekpensis metodon por havigi ĉiom al si mem. Li decidis sin pretendi ŝajnigi malsana. Do li pasigis tutan nokton ĝemante.

  Matene, la kolombo pretis eliri por serĝi manĝaĵon kiel kutime. La korvo diris: "Iru sola, Sinjoro Kolombo. Mi estas malsana je la stomako tutan nokton."

  La kolombo respondis: "Tio sonas stranga, kara korvoe. Mi neniam aŭdis, ke korvoj suferas de stomakdoloro. Anstataŭe, iam ili svenas pro malsato. Mi suspektas, ke vi volas engluti la viandon kaj fiŝaĵon en la kuirejo tiom, kiom vi povas. Sed tio estas nur por homoj, ne por korvoj. Homoj ne manĝas nutraĵon de kolomboj. Kolomboj ne manĝas nutraĵon de korvoj. Kaj estas malsaĝe por vi manĝi nutraĵon de homoj. Eble Tio estos danĝera! Do iru kun mi kiel kutime, kaj estu kontenta pri la korva manĝaĵo, sinjoro korvo!"

  La korvo diris: "Mi estas malsana, amiko kolombo. Mi malsanas serioze. Iru sen mi."

  "Tre bone," diris la kolombo, "Sed viaj kondutoj parolas pli laŭte ol la vortoj. Mi atentigas vin, ke vi ne risku vin por via avido. Restu pacienca ĝis mia reveno." Poste la kolombo forlasis por la taga aktivado.

  Sed la korvo neniam atentis pri tio. Li nur dronis en la revo ŝteli pecegon da fiŝo. Li ĝojiĝis pro forlaso de la kolombo. "Lasu lin manĝadi herbsemojn!" li pensis.

  Samtempe la kuiristo preparis la viandon kaj fiŝaĵon en granda kuirpoto. Li fojfoje levetis la kovrilon por ellasi vaporon dum la kuirado. La korvo flaris la bongustan odoron de la leviĝanta vaporo. Rigardante de la kolombejo, li vidis, ke la kuiristo eliris por eviti varmecon.

  La korvo opiniis, ke tio estas bona ŝanco atendita de li. Li tuj flugis en la kuirejon kaj sidiĝis sur randon da la kuirpoto. Unue li laŭeble serĉis la plej grandan pecon de fiŝaĵo. Poste li etendis sian kapon enen por atingi ĝin. Sed tion farante, li senatente faligis la kovrilon. La sono tuj venigis la kuiriston en la kuirejon.

  Li vidis, ke korvo sidas sur la rando de la kuirpoto, kaj trenas fiŝon pli grandan ol si mem per la beko! Li tuj fermis la pordon kaj fenestron de la kuirejo. Li pensis: "La manĝaĵo estas por la riĉulo. Mi laboras por li, sed ne por aĉa korvo! Mi donos al la korvo lecionon, kiun li neniam forgesos!"

  La kompatinda korvo neniel povus trovi pli malican malamikon. La kuiristo estis tre kruda, do li neniel pensis pri sia krueleco kiam li estas supera. Li tute ne kompatis la saĝan korvon.

  Li kaptis lin kaj eltiris ĉiujn liajn plumojn. La kompatinda korvo aspektis tre komike sen brile nigraj plumoj. Poste, la venĝema kuiristo faris spicaĵon el zingibro, salo, kapsiketo kaj pipro, kaj ŝmiris ĝin sur la dolorantan haŭton rozkoloran de la korvo. Poste li metis la birdon sur la plankon de la kolombejo kaj ridaĉis senĉese.

  La korvo ŝvitis kaj suferis de terure brula doloro. Li kriegis agonie tutan tagon.

  Vespere la kolombo revenis de la kvieta serĉado kaj manĝado de herbsemoj. Li stuporiĝis vidinte la teruran staton de sia amiko korvo. Li diris: "Evidente vi tute ne aŭskultis min, do via avido tiel suferigas vin. Mi bedaŭregas, ke mi kapablas fari nenion por vin savi. Mi timas resti en la kolombejo tiel proksima al la kruela kuiristo. Mi devas foriri senprokraste!"

  Do la zorgema kolombo forflugis por serĉi pli sekuran loĝejon. La spicita korvo mortis nuda pro granda doloro.

  La moralinstruo estas: Onia aAvido malhelpas en akcepto bonkora admono.