41. Kverelo inter du demonoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

41. Kverelo inter Du Demonoj

  Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj ilia kverelado daŭris senĉese tagnokte.

  Tiam iu venis al ili. Vidinte tion, li demandis: "Kian eksterordinarecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?"

  La demonoj respondis: "Mia skatolo povas estigi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili neniam kuraĝas kontraŭstari plue kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero."

  Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: "Tenu vin malproksimaj por momento. Mi juste dividos ilin por vi."

  Aŭdinte tion, la demonoj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

  La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

  La viro do diris al ili: "Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun."

  Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per bona konduto, almozdono, disciplina observado kaj medita praktikado.