41. Kverelo inter du demonoj

El Vikio BRE
Redakto de 18:04, 15 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

41. Kverelo inter Du Demonoj

  Iam antaŭe, du Piŝaĝaj demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj kaj ilia kverelado daŭris senĉese tagnokte.

  Tiam iu venis al ili. Vidinte tion, li demandis: "Kian eksterordinarecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?"

  La demonoj respondis: "Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili neniam kuraĝas kontraŭstari plue kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero."

  Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: "Tenu vin malproksimaj por momento. Mi dividos ilin juste por vi."

  Aŭdinte tion, la demonoj forlasis lin. Li do prenis la skatolon, bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

  La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

  La viro do diris al ili: "Nun mi ja posedas tion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun."

  Piŝaĝaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvin specaj vivestaĵoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio kaj klopodas vane. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per bona konduto, almozdono, observado al disciplinoj kaj praktikado de meditado.