40. Sufero de kalveco

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

40. Sufero pro kalveco 

  Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur malvarmon vintre kaj varmon somere, sed ankaŭ pikadon de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj ege ĉagreniĝis.

  Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."

  La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci kalvecon, mi nepre kuracus min unue por forigi la suferon."

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas serĉi metodon por atingi senmortecon. Aŭdinte, ke ŝramano, bramano kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en kuracado, ili iras al tiuj kaj diras: "Mi deziras, ke vi forigu mian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke mi ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco." La bramanoj kaj aliaj respondas: "Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto, kaj ankaŭ strebas al feliĉo kaj eterneco, sed ankaŭ ne trovis ĝin. Se ni trovos ĝin, ni havigos ĝin al ni, kaj ankaŭ al vi." Ili similas al la kalvulo, kiu turmentiĝis sed povis resaniĝi.