4. Virino sin pretendas morta: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  4. Virino sin pretendas morta   Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma, sed volupta kaj malfidela. Ŝi sin donis al malĉasteco dum sia kontakto kun aliaj viroj, d...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:46, 10 Jan. 2014

  4. Virino sin pretendas morta

  Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma, sed volupta kaj malfidela. Ŝi sin donis al malĉasteco dum sia kontakto kun aliaj viroj, do ŝi volis forlasi sian edzon kaj sin ĵeti en la sinon de adultanto. Ŝi ŝtele diris al maljunulino: "Trovu virinan kadavron kaj metu ĝin en mian ĉambron post mia foriro. Diru al mia edzo, ke mi jam mortis."

  Profite de la eliro de la malsaĝulo, la maljunulino trovis virinan kadavron kaj metis ĝin en lian domon. Post kiam la malsaĝulo revenis, la maljunulino diris al li: "Mortis via edzino."

  Esplorinte la kadavron, la malsaĝulo kredis, ke ĝi estis de lia edzino. Li lamentis dolore. Poste, li bruligis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, elprenis la cindron, metis ĝin en saketon kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte.

  La malĉastulino enuiĝis pri la adultanto kaj revenis al sia hejmo. Ŝi diris al sia edzo: "Mi estas via edzino."

  La edzo respondis: "Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, ke vi eĉ kuraĝas pretendi vin kiel mian karan edzinon." La virino klarigis multfoje, sed ne sukcesis kredigi la malsaĝulon.

  Iuj praktikantoj de aliaj religioj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis de aliaj malveraĵon, dubis kaj supozis, ke tio estas vera, kaj poste kredis tion. Kvankam ili aŭdas la veran instruon, ili ne plu kredas kaj akceptas.