4-8. La rakonto de Visaka

El Vikio BRE
Redakto de 10:09, 6 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito

  4-8. La rakonto de Vesaka

  Kiel oni faris florkronon

  El multaj floroj,

  Tiel ordinara homo

  Devas fari multajn bonojn.

  Dum sia restado en la Pabarama Monaĥejo en Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Visaka, la fama patrionino de la Pubarama Monaĥejo. Visaka estis la filino de riĉulo de Badijo nomata Dananĝajo kaj lia edzino Sumanadevi, kaj la nepino de Mendaka, unu la kvin plej riĉaj homoj de la reglando de Reĝo Bimbisaro. Kiam visako estis sep-jara, la Budho venis al Badijo. En tiu okazo, la riĉulo Mendako prenis Visakan kaj ŝiajn kvincent sekvantinojn kun si omaĝi al la Budho. Aŭdinte la predikon de la Budho, Vesaka, ŝia avo kaj ĉiuj ŝiaj kvincent sekvantinoj atingis frukton de sotapato. Kiam Visaka plenkreskis, ŝi edziniĝis al Punavadano, filo de Migaro, tre granda riĉulo de Sravastio.

  Iutage, kiam Migara manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migara tute ignoris la monaĥon. Vidinte tion, Visaka diris al la monaĥo: "Mi bedaŭras, estimata sinjoro, mia bopatro nur manĝas restaĵojn." Aŭdinte tion, Migara furioziĝis kaj volis peli ŝin el la hejmo. Sed Visaka diris, ke ŝi ne foriros, kaj ke ŝi sendos por la ok pliaĝaj riĉuloj senditaj de sia patro por akompani kaj admoni ŝin. Ili cerigos, ĉu ŝi estis kulpa aŭ ne. Kiam la pliaĝuloj venis, Migara diris al ili pri la tuta historio. La pliaĝuloj certigis, ke la Visaka estas tute ne kulpa. Visaka tiam diris, ke ŝi havas absolutan kaj firman fidon en la instruo de la Budho kaj ne povas resti tie, kie la monaĥoj estas ne bonvenaj; krome, se ŝi ne havos permeson inviti la monaĥojn al la domo por oferi almozon kaj aliajn vivbezonaĵojn, ŝi forlasos la hejmon. Do la bopatro garantiis, ke li permesas inviti la Budhon kaj liajn monaĥojn al la hejmo.

  En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis al sia bopatro por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti sian bopatron aŭdi kun ŝi la komenciĝontan instron de la budho. La bopatro sentis, ke li ne decas rifuzi je la dua fojo, sed liaj asketaj instruistoj, kiuj estas Nigantoj, ne lasis lin iri. Sed ili iom cedis kaj permesis lin aŭskulti post kurteno. Aŭdinte la predikadon de la Budho, Migara atingis frukton de sotapato. Li estis tre dankema al la Budho kaj ankaŭ al sia bofilino. Li estis tiel dankema, ke li deklaris, ke ekde tiam Visaka estos kvazaŭ patrino de li, kaj visaka ekfamiĝis kiel Migaramata.

  Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka posedas ege valoran geminkrustitan ornamaĵon donacitan de sia patro kiel edziniĝan doton. Iutage, Visaka iris al la Ĝetavana Monaĥejo kun siaj sekvantinoj. Atinginte la monaĥejon, ŝi sentis, ke ŝia juvela ornamaĵo estis tro peza, do ŝi demetis ĝin, volvis ĝin en sia ŝalo kaj donis ĝin al la servistino por teni. La servistino senatente lasis ĝin en la Monaĥejo. Estis kutimo por Estimata Anando prizorgi la objektojn lasitajn de la laikaj disĉiploj. Visaka sendis la servistinon al la Monaĥejo, dirante, "Iru kaj serĉu la juvelan ornamaĵon, sed se la Estimata Anando jam trovis ĝin kaj metis ĝin en iun lokon, ne alportu ĝin. Mi donacos la juvelan ornamaĵon al la Estimata Anando." Sed la Estimata Anando ne akceptis ŝian oferon. Do Visaka decidis vendi ĝin kaj donaci la gajnitan monon, sed neniu povis oferi la sumon por aĉeti la ornamaĵon. Do Visaka retroaĉetis ĝin kontraŭ naŭ biliono kaj unu rupioj. Per tiu mono ŝi konstruis monaĥejon en la okcidenta flanko de la urbo. La monaĥejo konatiĝis kiel Pubaramo.

  La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn de diversaj formoj kaj diversaj ŭzoj. En la sama metodo, tiuj, kiuj naskiĝis en tiu ĉi mondo kreas diversajn bonan, meritan agojn por tiu ĉi vivo.

  Komentario

  En la kvarversoj la florkronisto estas komparita kun tiuj, kiuj havas virtan vivon. La konduto en la vivo estas komparita kun amaso da floroj. Estas devo de ĉiu homo aranĝi tiujn florojn en florkronojn de bonaj kondutoj. La versaĵo rememorigis nin, ke nia homa vivo ne estas lito de rozo por kuŝi, sed la flora lito, kie kreskas belaj floroj. La celo de la vivo estas fari belajn florkronojn el tiuj floroj, kiuj beligas la mondon. La plej bona utilitado de nia efemera vivo estas fari bonajn kondutojn, kiu donas feliĉon al ĉiuj. Tiu ĉi versaĵo klare instruas, ke budhanoj ne estas pesimistoj, kiuj konstante lamentas pri la dornoj en la rozoj. Ili laŭeble utiligas la bonon en la mondo por fari ĝin des pli bona.