4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(2 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
  Estas malsaĝe alkroĉiĝ1 al sensoj
+
  Estas malsaĝe kroĉiĝi al la sensoj
  
  4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria
 
  4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria
  
  Regas Morto, la reganto
+
  Por homo de senĉesa deziro
  
  Al tiu, kiu deziras senfine,
+
  Kiu kolektas nur plezur-florojn
  
  nur kolektas plezur-florojn
+
  Por homo kun kroĉiĝema menso
  
  Kaj havas kroĉantan menson.
+
  Subigas Morto la suvereno 
  
  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho recitis tiun ĉi kvarverson rilate al Patipuĝika Kumaria.
 
  Patipuĝika Kumari estis virino de Sravastio. Ŝi edziniĝis en la aĝo de dek ses jaroj kaj havis kvar filoj. Ŝi estis virta kaj malavara virino, kiu ŝatis fari oferojn de manĝaĵo kaj aliaj vivbezonaĵoj al monaĥoj. Ŝi ofte iris al monaĥejo, faris purigadon, plenigis urnojn kaj potojn per akvo kaj oferis aliajn servojn. Patipuĝika ankaŭ posedis supernaturan memoron, per kiu ŝi sciis, ke antaŭ tiu ĉi vivo ŝi estis unu el multaj edzinoj de Malabario en la ĉiela mondo de Tavatimsa. Ŝi ankaŭ memoris, ke ŝi forpasis de tie dum ĉiuj el ili estis en la ĝardeno por amuziĝi kaj pluki florojn. Do ĉiufoje kiam ŝi faris oferojn al la monaĥoj aŭ aliajn meritojn, ŝi kutime preĝis, ke ŝi renaskiĝu en la Tavatimsa mondo kiel edzino de Malabhari, la antaŭa edzo.
+
  Patipuĝika Kumaria estis virino de Sravastio. Ŝi edziniĝis en la aĝo de dek ses jaroj kaj havis kvar filojn. Ŝi estis virta kaj malavara virino, kiu ŝatis doni almozon de manĝaĵo kaj aliaj vivbezonaĵoj al monaĥoj. Ŝi ofte iris al monaĥejo, faris purigadon, plenigis urnojn kaj potojn per akvo kaj oferis aliajn servojn. Ŝi ankaŭ posedis supernaturan memoron, per kiu ŝi sciis bone, ke antaŭ tiu ĉi vivo ŝi estis unu el multaj edzinoj de Malabario en la ĉiela mondo de Tavatimso. Ŝi ankaŭ memoris klare, ke ŝi forpasis de tie dum ĉiuj el ili estis en la ĝardeno por sin amuzi kaj pluki florojn. Do ĉiufoje kiam ŝi faris almozdonon al monaĥoj aŭ aliajn meritojn, ŝi kutime preĝis, ke ŝi renaskiĝu en la Tavatimsa mondo kiel edzino de Malabario, la antaŭa edzo.
  
  Iutage, Patipuĝika malsaniĝis kaj forpasis en la sama vespero. Pro sia arda deziro, ŝi naskiĝis en Tavatimsa ĉiela mondo kiel edzino de Malabario. Ĉar cent jaroj en la homa mondo estas ekvivalenta al nur unu tago en Tavatimsa mondo, Malabhari kaj liaj aliaj edzino ankoraŭ estis en la ĝardeno sin amuzi kaj Patipuĝika preskaŭ ne estis sopirita de ili. Do kiam ŝi partoprenis en ili, Malabario demandis ŝin, kie ŝi estis dum la tuta mateno. Ŝi respondis al li, kiel ŝi forpasis de Tavatimso, renaskiĝis en la homa mondo, edziniĝis al viro kaj naskis kvar filojn, poste forpasis de la homa mondo kaj fine revenis al Tavatimso.
+
  Iutage, Patipuĝika malsaniĝis kaj forpasis en la sama vespero. Ŝi tuj renaskiĝis en Tavatimsa mondo kiel edzino de Malabario pro sia arda deziro. Ĉar la periodo de cent jaroj en la homa mondo estas ekvivalenta nur al unu tago en Tavatimsa mondo, Malabario kaj liaj aliaj edzinoj ankoraŭ sin amuzis en la ĝardeno kaj Patipuĝika preskaŭ ne kaŭzis sopiron de ili. Do kiam ŝi partoprenis en ili, Malabario demandis, kie ŝi estis dum la tuta mateno. Ŝi respondis, kiel ŝi forpasis de Tavatimso, renaskiĝis en la homa mondo, edziniĝis al viro kaj naskis kvar filojn, forpasis de la homa mondo kaj fine revenis al Tavatimso.
  
  Kiam la monaĥoj sciis pri la morto de Patipuĝika, ili estis trafita de malĝojo. Ili iris al la Budho kaj raportis, ke Patipuĝika, kiu almozdonis manĝaĵon al ili frue en la mateno, forpasis en la vespero. La Budho respondis al ili, ke la vivo de vivestaĵoj estas tre mallonga, kaj antaŭ ol ili kontentigis siajn dezirojn per sensaj plezuroj, ili jam venkitaj de morto.
+
  Kiam la monaĥoj sciis pri la morto de Patipuĝika, ili estis trafitaj de malĝojo. Ili iris al la Budho kaj raportis, ke Patipuĝika, kiu donis manĝaĵon al ili frue en la mateno, forpasis en la vespero. La Budho respondis al ili, ke la vivo de vivestaĵoj estas tre mallonga, kaj antaŭ ol ili kontentigis siajn dezirojn per sensaj plezuroj, ili jam estas subigitaj de morto.

Nuna versio ekde 21:13, 21 Maj. 2014