4-2. La rakonto de monaĥo, kiu kontemplas la korpon kiel miraĝon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Kiu konkeras morton?

  4-2. La rakonto de monaĥo kontemplanta la korpon kiel miraĝon

  Sciinte la korpon kiel vezikon,

  Perceptinte la naturon kiel miraĝon,

  Kaj rompinte la florsagon de Marao,

  Oni iras ekster la vido de Morto,

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo la Budho diris tiun ĉi kvarverson rilate al iu monaĥo.

  Monaĥo lernis meditan metodon de la Budho kaj iris en arbaron por praktiki. Sed li ne povis atingi aranhantecon post la strebado kaj klopodo per sia tuta energio. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li ekiris al la Budho kun la intenco.

  Li vidis miraĝon sur la vojo kaj pensis: "Tiu ĉi miraĝo en varma sezono ŝajnas vera al tiuj en malproksimo, sed malaperas je onia proksimiĝo. La nuna ekzisteco ankaŭ ne estas vera pro la kaŭzo de estiĝo kaj kadukeco." Koncentrinte sian menson sur la miraĝon, li meditis pri ĝi. Kiam li laciĝis de la vojirado sur la revena vojo, li sin banis en la Aĝiravatia Rivero kaj sidiĝis en la arba ombro sur la riverbordo ĉe akvofalo. Kiam li sidante rigardis la blankajn akverojn disiĝantaj pro la akva frapiĝo kontraŭ rokoj, li pensis: " La estiĝinta ekzisteco ĝuste tiel disiĝas kiel tiu ĉi." Poste, li ekmeditis pri tio.

  Sidante en sia parfuma ĉambro, la Budho vidis la pliaĝulon kaj diris: "Monaĥo, tiu ĉi ekzisteco vere similas al veziko en la ŝaŭmo aŭ miraĝo ĝuste tiel estiĝinta kaj malestiĝonta." Parolinte, la Budho diris tiun ĉi kvarverson.

  Nia korpo similas al ŝaŭmo aŭ veziko. Ĝi disiĝas rapide. La naturo de vivo similas al miraĝo aŭ iluzio. Do ni devas rezigni tiujn malrealaĵojn. Por atingi tion ni devas detrui la florsagojn de Marao, per kiu li logas homojn. Estas necese por la serĉanto de vero transpasi la regionon de Marao al la stato, kiu estas ne videbla por li. Marao nur konas la regnon de morto. La serĉanto de vero iros trans la regionon al la "senmorteco" (nirvano), kiu estas regno neniam videbla por Marao.