4-2. La rakonto de monaĥo, kiu kontemplas la korpon kiel miraĝon

El Vikio BRE
Redakto de 19:07, 3 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

 Kiu konkeras morton?

  4-2. La rakonto de monaĥo, kiu kontemplas la korpon kiel miraĝon

  Sciinte la korpon kiel vezikon,

  Perceptinte la naturon kiel miraĝon,

  Rompinte la florsagon de Marao,

  Kaj irante ekster la vido de Morto,

  Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun ĉi kvarversaĵon rilate al iu monaĥo.

  Monaĥo lernis meditan metodon de la Budho kaj iris en arbaron por praktiki. Sed li ne povis atingi aranhantecon post la strebado kaj klopodo per sia tuta energio. Li pensis: "Mi petos la Budhon, ke li donu al mi meditan metodon pli konvenan laŭ mia bezono." Li ekiris al la Budho kun la penso en la menso.

  Sur la vojo li vidis miraĝon kaj pensis: "Tiu ĉi miraĝo en varma sezono ŝajnas vera al tiuj en la malproksimo, sed malaperas je onia proksimiĝo. La nuna ekzisteco ankaŭ ne estas vera pro la kaŭzo de estiĝo kaj kadukeco." Koncentrinte sian menson sur la miraĝon, li meditis pri la ĝi. Li laciĝis de la vojaĝo sur la revena vojo, do li sin banis en la Aĝiravatia Rivero kaj sidiĝis en la arba ombro sur la riverbordo ĉe akvofalo. Kiam li sidis rigardante la blankajn akverojn eksplodantajn pro la akva frapiĝo kontraŭ la rokoj, li pensis: "Ĝuste tiel eksplodis kiel tiu ĉi estigita ekzisteco." Poste, li ekmedis pri tio.

  Sidante en sia parfuma ĉambro, la Budho vidis la pliaĝulon kaj diris: "Monaĥo, ĝuste esta tia. Tiu ĉi ekzisteco similas al veziko en la ŝalimo aŭ miraĝo precize tiel estiĝinta kaj malestiĝonta." Post la parolo la Budho diris tiun ĉi kvarverson.

  Nia korpo similas al ŝaŭmo aŭ viziko. Ĝi disiĝas rapide. La naturo de vivo similas al miraĝo aŭ iluzio. Do ni devas rezigni tiujn malrealaĵojn. Por atinti tion ni devas detrui la florsangojn de Marao, per kiu li logas homojn. Estas necese por la serĉanto de vero transpasi la regionon de Marao al tiu, kiu estas ne videbla por li. Marao nur konas la regnon de morto. La serĉanto de vero iros trans la regiono al la "senmorteco" (Nibbana), kiu estas regno neniam videbla por Marao.