39. Ŝmiri la domon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

39. Ŝmiri la domon

  Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis alian homon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko ankaŭ estas glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bone?"

  La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel glataj."

  La gasto pensis: "Estas pli bone uzi rizgrajnon ol nur branon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn."

  Li do miksis rizgrajnon en la ŝlimon kaj ŝmiris la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do malŝparis la rizgrajnon vane anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke oni povas naskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon per diversaj praktikadoj de bono kaj rezignado de kroĉiĝo al sia korpo, ili do memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberiĝon. Simile al la malsaĝulo, ili vane perdas sian vivon kaj havigas al si nenian bonan rezulton.