39. Ŝmiri la domon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 7: Linio 7:
 
  La gasto pensis: "Estas malpli bone nur uzi rizbranon ol rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn."
 
  Li do miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li vane do malŝparis la rizgrajnon anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.  
+
  Li do miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do vane malŝparis la rizgrajnon anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.  
  
  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke oni povas naskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon per diversaj praktikadoj de bono kaj rezigno de kroĉiĝo al sia korpo, ili do memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberiĝon. Simile al la malsaĝulo, ili vane perdas sian vivon kaj havas neniun bonan rezulton.
 
Kiel registrite je 17:18, 19 Apr. 2014

  39. Ŝmiri la domon

  Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis alian homon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko ankaŭ estas glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bone?"

  La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin kun ŝlimo. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel glataj."