37. Naskiĝo de banjana arbo

El Vikio BRE
Redakto de 11:47, 28 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  37. Naskiĝo de banjana arbo

  [Respekto al Maljunuloj]

  Iam sub la altega Himalajo kreskis granda banjanarbo. Ĉe la banjanarbo vivis tri bonegaj amikoj. Ili estis koturno, simio kaj elefanto. Ili ĉiuj estis tre saĝaj.

  Ili ekhavis malsamajn opiniojn de tempo al tempo. Kiam tio okazis, neniu el ili konsideris la opinion de aliaj pli valora. Malgraŭ kiom da sperto ĉiu havis, lia opinio estis sama kiel tiuj de aliaj en alies okuloj. Do ili devis elspezi longan tempon por atingi komunan konsenton.

  Iom poste, ili ekkonsciis, ke ili ŝparos tempon kaj helpos sian amikecon se ili mallongigos konflikton. Do ili konkludis, ke pli helpos, se ili konsideros la plej valoran opinion unue. Tiel, ili ne plu perdos tempon kaj malfortigos amikecon pro disputado.

  Feliĉe, ili ĉiuj opiniis, ke la plej valoran opinion decidas multeco de la sperto. Do ili povos vivi eĉ pli harmonie se ili respektos al la plejaĝa el ili. Ili konsiderus la la opiniojn de aliaj nur se tiu de la plejaĝulo estus vere klare malvera.

  Malfeliĉe, la elefanto, simio kaj koturno tute ne sciis, kiu estas la plej aĝa. Ĉar antaŭ ol ili ekrespektis la pliaĝulon, ili neniam memoris siajn naskiĝtagon aŭ aĝon.

  Iutage, kiam ili ripozis en la ombro de la granda banjanarbo, la koturno kaj simio demandis la elefanton: "Laŭ la plej frua memoro, kiom granda estis tiu ĉi banjanarbo?"

  La elefanto respondis: "Mi memoris tiun ĉi arbon dum tre longa tempo. Kiam mi estis malgranda bebo, mi kutime senjukigis mian ventron frotante ĝin kontraŭ la molaj ŝosoj sur la pinto de tiu ĉi arbo."

  La simio diris: "Kiam mi estis scivolema bebo, mi kutime sidis kaj fiksrigardis la malgrandan plantidon de la arbo. Iam mi eĉ klinis min por mordi la molajn foliojn."

  La simio kaj elefanto demandis la koturnon: "Laŭ via plej frua memoro, kiom granda estis tiu ĉi banjanarbo?"

  La koturno diris:" Kiam mi estis juna, mi serĉis manĝaĵon en proksima arbaro. En la arbaro estis banjanarbo granda kaj maljuna, plena de maturaj beroj. Foje mi manĝis iom da beroj kaj en la sekva tago mi fekis ĉi tie. Semoj en la fekaĵo elĝermis kaj fariĝis tiu ĉi arbo."

  La simio kaj elefanto diris: "Ha! Sinjoro koturno, vi estas la plej aĝa el ni. Vi estas plej respektinda kaj honorinda por ni. Ekde nun ni atentegas pri viaj vortoj. Laŭ viaj saĝo kaj sperto, admonu nin kiam ni faras erarojn. Kiam estos malkontento, ni rigardos vian opinion pli grava. Ni nur petas, ke vi estu honestas kaj justa."

  La koturno respondis: "Mi dankas por viaj respektoj, kaj mi promesas ĉiam esti taŭga por tio laŭeble." La saĝa malgranda koturno fakte estis bodhisatvoBodisatvo, la iluminiĝinto.

  La moralinstruo estas: Respekto al la saĝo de maljunuloj kondukas al harmonio.