36. Elfosi la okulojn de ermito

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

36. Elfosi la okulojn de ermito

  Iam ermito sin kulturis en la montaro kaj sukcese fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Li povis vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero per la magiaj okuloj.

  Aŭdinte tion, la reĝo tre ĝojis kaj diris al siaj konsilantoj: "Kiel ni povos reteni lin en nia lando kontraŭ lia foriro? Tiel li povos helpi min havi pli da trezoro."

  Malsaĝa konsilanto tuj iris al la feo, elfosis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: "Mi jam prenis la okulojn de la ermito, kaj nun li ne plu kapablas iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando."

  La reĝo diris al la konsilanto: "Mi deziris restigi la feon nur pro lia povo vidi la kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?"

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Vidinte, ke ermito praktikas kontempladon pri la korpo kaj korpa pereiĝo ĉe tombejo sub arbo en sovaĝa arbaro, ili kondukas lin hejmen por vivteni per diversaj manieroj kontraŭ lia volo. Tio detruas lian puran praktikadon kaj malhelpas lian klopodon al la sukceso. Ili donas malutilon al la ermito kaj ankaŭ ne povas sin profitigi per tio. Do ili klopodas vane, tute simile al la malsaĝa konsilanto, kiu detruis la okulojn de la ermito.