35. Spegulo en la skatolo de trezoro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

35. Spegulo en la skatolo de trezoro

  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan monon de aliaj sed ne povis repagi, do li forfuĝis.

  En la dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sub la kovrilo de la skatolo kuŝis spegulo sur la trezoro.

  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj malfermis ĝin senprokraste. Sed kiam li vidis homon en la spegulo, li teruriĝis kaj tuj diris alpreminte la manojn ĉebruste: “Mi opiniis, ke ĝi estas malplena, sed tute ne atendis, ke vi estas en ĝi. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!”

  La ordinaraj homoj estas ankaŭ similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj, morto, marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto, do ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili estas mistifikitaj de la spegulo pri egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili malnobliĝas, perdas ĉiujn meritojn, atingojn de meditado, bonon de pureco, kaj fruktojn de tri vojoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝinta al egoismo ankaŭ kondutas same.