35. Spegulo en la skatolo de trezoro: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(2 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  35. Spegulo en la skatolo de trezoro
 
  35. Spegulo en la skatolo de trezoro
  
  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan monon de aliaj sed ne povis repagi, do li forfuĝis.
+
  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan sumon al aliaj kaj ne kapablis redoni, do li povis fari nenion ol forfuĝi.
  
  En la dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro, kaj sub la kovrilo kuŝis spegulo sur la trezoro.
+
  En dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sur la trezoro kuŝis spegulo sub la skatola kovrilo.
  
  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj malfermis ĝin senprokraste. Sed kiam li vidis homon en la spegulo, li teruriĝis kaj tuj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!
+
  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li teruriĝis kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: "Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!"
  
  La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto, do ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili trompiĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili malnobliĝas, perdas ĉiujn meritojn, atingojn de meditado, bonon de pureco, kaj sanktajn fruktojn de tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ kondutas same.
+
  La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto. Ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras, perdas ĉiujn meritojn, meditajn atingojn, purecon, kaj sanktajn fruktojn de la tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ faras same.

Nuna versio ekde 04:51, 7 Nov. 2014