32. Komercisto ŝtelinta oron

El Vikio BRE
Redakto de 15:43, 6 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  32. Komercisto ŝtelinta oron

  Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon.

  Aĉetanto de oro bruligis oringoton por taksi ĝian verecon. Poste, la alia komercisto ŝtelis la bruligitan oron kaj metis ĝin en kotonon.

  La kotono tute bruliĝis pro la bruligita oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis kaj oron kaj kotonon.

  Aliaj religiuloj same ŝtelis instruon de Budhismo kaj aldonis ĝin en sian doktrinon kun mensogo, ke ĝi estis lia doktrino anstataŭ budhisma instruo. Tio detruigis lian doktrinon kaj malkaŝis lian ŝteladon. Tio similas al la malkaŝiĝo pri la ŝtelado de oro.