31. Dungi metiiston de argilaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 19: Linio 19:
 
  La bramano diris: “Kiel malsaĝa vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne povos fari eĉ unu dum cent jaroj!”
 
  La bramano diris: “Kiel malsaĝa vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne povos fari eĉ unu dum cent jaroj!”
  
  La homoj en la mondo estas ankaŭ samaj. Kvankam ili ricevis favoron de aliaj por longa tempo tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilaĵon anstataŭ helpon. La maldankemaj homoj tiel kondutas.
+
  La homoj en la mondo estas ankaŭ samaj. Kvankam ili ricevas favoron de aliaj por longa tempo tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilaĵon anstataŭ helpon. La maldankemaj homoj tiel kondutas.

Kiel registrite je 20:23, 11 Apr. 2014

  31. Dungi metiiston de argilaĵo

  Iam bramano volis okazigi religian ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por la ceremonio. Dungu argilaĵan metiiston por mi en la foiro!”

  La disĉiplo do iris al hejmo de metiisto. Tiam iu portis argilaĵojn per sia azeno al foiro por vendi. La azeno rompis ĉion dum momento. Reveninte hejmen, la metiisto ploris dolore.

  Vidinte tion, la disĉiplo demandis: “Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?”

  La metiisto respondis: “Mi diligente produktis argilaĵojn dum longaj jaroj por vendi en la foiro. Tamen la damninda azeno detruis ĉion dum momento. Mi ĉagreniĝis pro tio.”

  Aŭdinte tion, la disĉiplo ekĝojis. Li diris: “Kiel eksterordinara estas via azeno! Ĝi povas detrui ĉion, kion vi elfaris dum longaj jaroj. Vendu ĝin al mi!”

  La metiisto plezuriĝis kaj tuj vendis la azenon.

  Post kiam la disĉiplo revenis kun la azeno, la bramano demandis: “Por kio vi alkondukis azenon anstataŭ metiiston?”

  La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas pli kapabla ol metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn elfaris metiisto dum longaj jaroj.”