30. Rakonto de ŝafisto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

 30. Rakonto de ŝafisto

  Iam iu lertis en paŝtado, kaj li havis miloj da ŝafoj. Sed li estis tre avara kaj neniam volis elspezi monon.

  Tiam vivis homo lerta je trompado. Li klopodis amikiĝis kun la paŝtisto kaj diris al li: "Nun ni jam amikiĝis kiel kunulo, kaj ne plu estas diferenco inter ni. Mi scias, ke iu havas belan filinon. Mi svatos ŝin por vi."

  Aŭdinte tion, la paŝtisto ĝojegis, kaj donacis multe da ŝafoj kaj havaĵoj al la trompisto.

  La trompisto denove diris: "Via edzino naskis filon al vi hodiaŭ."

  La paŝtisto ankoraŭ ne vidis la knabinon, tamen li ege ĝojis, kaj prezentis grandan donacon al la trompisto, aŭdinte pri ŝia nasko.

  Poste, la trompisto revenis al la paŝtisto kaj diris al li: "Via filo mortis post sia naskiĝo."

  Aŭdinte tion, la paŝtisto tuj lamentis pro malĝojo.

  La mondanoj ankaŭ kondutas samej. Ili lernas multe da scio, sed ne volas instrui al aliaj pro avido la famo kaj profito. Mistifikite de la efemera korpo, ili avidas al la monda feliĉo kiaj la edzino kaj filo. Pro la trompiĝo ili perdas bonan konduton, vivon kaj havaĵon, kaj ploras pro granda sufero simile al la paŝtisto.