3. Budhismo kaj Ideo pri Dio

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  3.Budhismo kaj ideo pri Dio

  Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

  Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:

  "Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88

  Primitivuloj vivis en danĝera kaj malamika mondo. Ilin konstante akompanis timoj al sovaĝaj bestoj, al neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, al vundiĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ al naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ senracia kredo.

  La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio, kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉa atesto por pruvi la ekziston de ilia dio sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis aperas tia atesto.

  La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li trovis la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandan senkapablecon kaj handikapecon, gigantan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.

  Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?

  Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, per kiuj oni provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis taŭgaj, sed en la 21-a jarcento, en la epoko de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.

  Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?

  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iris pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.

  Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazas mirakloj?

  Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de ekzisto de dio. Ni aŭdis senprudentajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ velkiĝintan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭigo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazas aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.

  Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.

  Respondo: Ne. Estis tempo, kiam ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Esplori la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por distingi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.

  Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

  Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektecon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas laŭ gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:

  "Neniu savas nin krom ni mem,

  Neniu povas kaj neniu alia devas.

  Ni mem devas iri la vojon,

  Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65