3. 9-14: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '9: D: Ĉu budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj havas devon servi al la laikaj budhanoj laŭ diversaj manieroj?   R: Ĝenerare dirite, la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj servas k...')
 
Linio 1: Linio 1:
 
9: D: Ĉu budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj havas devon servi al la laikaj budhanoj laŭ diversaj manieroj?
 
9: D: Ĉu budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj havas devon servi al la laikaj budhanoj laŭ diversaj manieroj?
  
  R: Ĝenerare dirite, la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj servas kiel modeloj de virto por la laikoj por admoni ilin fari bonon kaj eviti malbonon; predikas la budhan darmon al ili; konsoli la malsanan kaj malriĉan, kaj se bezone, partoprenas en helpon al homoj en la fatalaĵoj, kaj estas kompatemaj kaj bonfaremaj por akceli la bonon al ĉiuj vivestaĵoj.
+
  R: Ĝenerale dirite, la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj servas kiel modeloj de virto por la laikoj por admoni ilin fari bonon kaj eviti malbonon; predikas la budhan darmon al ili; konsoli la malsanan kaj malriĉan, kaj se bezone, partoprenas en helpon al homoj en la fatalaĵoj, kaj estas kompatemaj kaj bonfaremaj por akceli la bonon al ĉiuj vivestaĵoj.
  
 
  10. D: Kiel vi diris, ke en budhisma rondo oni kuraĝigas rezigni la laikan vivon. Ĉu budhanoj intencas, ke ĉiuj homoj faru la samon?  
 
  10. D: Kiel vi diris, ke en budhisma rondo oni kuraĝigas rezigni la laikan vivon. Ĉu budhanoj intencas, ke ĉiuj homoj faru la samon?  
  
  R: Laŭ budhanaj doktrinoj kaj sistemo, rezignado de laika vivo nur taŭgas por malmultaj el la budhanoj. Unue, iliaj motivoj rezigni la laikan vivon kaj sin kulturi devas esti puraj kaj veraj dum ili firmvole strebas por liberiĝo kaj rezigno de mondaj avidoj. Due, rezigninte la laikan vivon, ili devas havi normalan vivon laŭ ambaŭ doktrinoj kaj kondutoj. Se ili deziras geedziĝi, ili povas laŭvole reveni al la laika vivo. Se ili rompas la kvar fundamentajn regulojn (Parajika) kontraŭ mortigo al homo aŭ iniciato al mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj fanfarono pri sia supernatura povo, ili devas esti eksigitaj el la samga ordeno. Trie, Multaj kondiĉoj estas bezonataj por rezignado de laika vivo. Ekzemple, la kandidatoj devas havi permeson de siaj gepatroj, devas esti pli ol dudek jaroj ( por ordinado kiel Bikŝuo kaj Bikŝuino), devas esti nek misformaj nek mense malsanaj, ne rajtas esti eskapiĝintaj el krima kulpo aŭ ŝulda respondeco kaj aliaj. Kvare, Por akiri pli superan ordinecon ili bezonas rekomendon de pli ol dek prestiĝaj bikŝuoj (Theras), el kiuj ĉiu estis ordinita antaŭ dek jaroj aŭ pli. Aliflanke, estas multe plifacile por reveni al laika vivo, kaj por tio oni nur bezonas informi al alia monaĥo aŭ monaĥino. La budhana komunumo konsistis el kvar grupoj, vira kaj ina monaĥejaj komunumoj kun respondeco reteni la budhan darmon, kaj vira kaj ina laikoj kun respondeco protekti kaj subteni la budhan darmon. Ili kune formis dualan kongregacion. Do Budhismo ne postulas, ke ĉiu rezignu sian laikan vivon. Multaj budhismaj verkoj, precipe tiuj de majanano kiel Vimalakirti-nirdeŝa kaj Upasaka-sila-suta, laŭdas laikajn budhanojn, kiuj praktikas Budhismon en la hejmo.
+
  R: Laŭ budhanaj doktrinoj kaj sistemo, rezignado de laika vivo nur taŭgas por malmultaj el la budhanoj. Unue, iliaj motivoj rezigni la laikan vivon kaj sin kulturi devas esti puraj kaj veraj dum ili firmvole strebas por liberiĝo kaj rezigno de mondaj avidoj. Due, rezigninte la laikan vivon, ili devas havi normalan vivon laŭ ambaŭ doktrinoj kaj kondutoj. Se ili deziras geedziĝi, ili povas laŭvole reveni al la laika vivo. Se ili rompas la kvar fundamentajn regulojn (Parajika) kontraŭ mortigo al homo aŭ iniciato al mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj fanfarono pri sia supernatura povo, ili devas esti eksigitaj el la samga ordeno. Trie, multaj kondiĉoj estas bezonataj por rezignado de laika vivo. Ekzemple, la kandidatoj devas havi permeson de siaj gepatroj, devas esti pli ol dudek jaroj ( por ordinado kiel Bikŝuo kaj Bikŝuino), devas esti nek misformaj nek mense malsanaj, ne rajtas esti eskapiĝintaj el krima kulpo aŭ ŝulda respondeco kaj aliaj. Kvare, por akiri pli superan ordinecon ili bezonas rekomendon de pli ol dek prestiĝaj bikŝuoj (Theras), el kiuj ĉiu estis ordinita antaŭ dek jaroj aŭ pli. Aliflanke, estas multe plifacile por reveni al laika vivo, kaj por tio oni nur bezonas informi al alia monaĥo aŭ monaĥino. La budhana komunumo konsistis el kvar grupoj, vira kaj ina monaĥejaj komunumoj kun respondeco reteni la budhan darmon, kaj vira kaj ina laikoj kun respondeco protekti kaj subteni la budhan darmon. Ili kune formis dualan kongregacion. Do Budhismo ne postulas, ke ĉiu rezignu sian laikan vivon. Multaj budhismaj verkoj, precipe tiuj de majanano kiel Vimalakirti-nirdeŝa kaj Upasaka-sila-suta, laŭdas laikajn budhanojn, kiuj praktikas Budhismon en la hejmo.
  
 
  11. D: Kio estas la antaŭkondiĉo por la sekvantoj praktiki Budhismon?  
 
  11. D: Kio estas la antaŭkondiĉo por la sekvantoj praktiki Budhismon?  

Kiel registrite je 23:31, 17 Okt. 2014

9: D: Ĉu budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj havas devon servi al la laikaj budhanoj laŭ diversaj manieroj?

  R: Ĝenerale dirite, la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj servas kiel modeloj de virto por la laikoj por admoni ilin fari bonon kaj eviti malbonon; predikas la budhan darmon al ili; konsoli la malsanan kaj malriĉan, kaj se bezone, partoprenas en helpon al homoj en la fatalaĵoj, kaj estas kompatemaj kaj bonfaremaj por akceli la bonon al ĉiuj vivestaĵoj.

  10. D: Kiel vi diris, ke en budhisma rondo oni kuraĝigas rezigni la laikan vivon. Ĉu budhanoj intencas, ke ĉiuj homoj faru la samon?

  R: Laŭ budhanaj doktrinoj kaj sistemo, rezignado de laika vivo nur taŭgas por malmultaj el la budhanoj. Unue, iliaj motivoj rezigni la laikan vivon kaj sin kulturi devas esti puraj kaj veraj dum ili firmvole strebas por liberiĝo kaj rezigno de mondaj avidoj. Due, rezigninte la laikan vivon, ili devas havi normalan vivon laŭ ambaŭ doktrinoj kaj kondutoj. Se ili deziras geedziĝi, ili povas laŭvole reveni al la laika vivo. Se ili rompas la kvar fundamentajn regulojn (Parajika) kontraŭ mortigo al homo aŭ iniciato al mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj fanfarono pri sia supernatura povo, ili devas esti eksigitaj el la samga ordeno. Trie, multaj kondiĉoj estas bezonataj por rezignado de laika vivo. Ekzemple, la kandidatoj devas havi permeson de siaj gepatroj, devas esti pli ol dudek jaroj ( por ordinado kiel Bikŝuo kaj Bikŝuino), devas esti nek misformaj nek mense malsanaj, ne rajtas esti eskapiĝintaj el krima kulpo aŭ ŝulda respondeco kaj aliaj. Kvare, por akiri pli superan ordinecon ili bezonas rekomendon de pli ol dek prestiĝaj bikŝuoj (Theras), el kiuj ĉiu estis ordinita antaŭ dek jaroj aŭ pli. Aliflanke, estas multe plifacile por reveni al laika vivo, kaj por tio oni nur bezonas informi al alia monaĥo aŭ monaĥino. La budhana komunumo konsistis el kvar grupoj, vira kaj ina monaĥejaj komunumoj kun respondeco reteni la budhan darmon, kaj vira kaj ina laikoj kun respondeco protekti kaj subteni la budhan darmon. Ili kune formis dualan kongregacion. Do Budhismo ne postulas, ke ĉiu rezignu sian laikan vivon. Multaj budhismaj verkoj, precipe tiuj de majanano kiel Vimalakirti-nirdeŝa kaj Upasaka-sila-suta, laŭdas laikajn budhanojn, kiuj praktikas Budhismon en la hejmo.

  11. D: Kio estas la antaŭkondiĉo por la sekvantoj praktiki Budhismon?

  R: La antaŭkondiĉoj por laikaj sekvantoj estas rifuĝi en la Tri Juveloj, firme kredi, ke la Tri Juveloj, nome, la Budho, Darmo kaj Samgo, estas la nura rifuĝejoj por aliri kaj dependi fizike kaj mense. Ili ne rajtas sin turni al aliaj religioj aŭ dioj kiel siaj rifuĝejoj. Sekve, ili devas observi la Kvin Preceptojn kaj Ok Preceptojn de Uposatha. Uposatha signifas fastadon aŭ abstinecon en certaj tagoj ĉiumonate, tio estas, abstinado de: manĝado posttagmeza, parfumo, ornamaĵoj, kantado, dancado kaj rigardado de teatraĵoj; kaj sidado aŭ dormado sur altaj kaj komfortaj litoj. La datoj por festado ĝenerale estas en la unua, oka, dekkvara, dekkvina, dudek-tria kaj dudek-naŭa de la luna kalendaro. La praktikado de laikaj budhanoj estas rifuĝi en la Tri Juveloj, observi la Kvin Preceptojn, praktiki fastadon, strebe fari bonon por aliaj kaj teni siajn korpon kaj menso puraj. En realeco iuj ne atingas la normojn kaj iuj superas ilin. La Budho instruis multe da mondaj reguloj al laikaj sekvantoj. Ekzemple, li eksplikis detale al Singalako (en Singalaka sutro) kiel konvene trakti la rilatojn inter gepatroj kaj infanoj, inter instruistoj kaj disĉiploj, inter edzo kaj edzino, inter amikoj, inter estro kaj servistoj kaj inter samgo kaj laikuloj. Li ankaŭ diris al junulo Dlĝajanuo (aŭ Ujjaya) pri la kvar metodoj por havi komforton kaj ekvilibron. Ili estas perfekto de proferio kaj sinkulturado, perfekto pri gardo kaj ŝparemo al la posedaĵo, perfekto en kontakto kun decajn amikojn kaj perfekto de decaj vivmanieroj.. Li ankaŭ parolis al la reĝoj (rajas) de sia tempo, kiel solvi problemojn de landa politiko, kiel havi bonajn najbarajn rilatojn kaj tiel plu. La Mahajanaj verkoj, aliflanke, ĝenerale parolas kiel lakaj bodisatvoj praktiku la ses Perfektojn (cha-paramita), Kvar entenajn darmojn (Cattari samgha vatthŭni), kaj tiel plu.

  12. D: La aliĝo al la samga komunumo ne estas tiel rigora kiel vi priskribis antaŭe, ĉu?

  R: Fakte en iuj periodoj kaj regionoj ekzistas ekscesaj akceptoj de disĉiploj kaj sendistingaj ordinadoj de samgo. Tio longe kauzis maltrankviliĝon en budhismaj rondoj de Ĉinio. Historio montris, ke la plej prosperaj periodoj de Budhismo ne estis tiuj kun plej multaj monaĥoj. Male, la periodoj kun tro multaj monaĥoj kutime estis la dekadencaj periodoj de Budhismo. Ekzemple en la frua periodo de Dinastio Tang multaj monaĥoj estis eksigitaj. En la vivperiodo de Majstro Xuanzang, la kondiĉoj por monaĥiĝo kaj ordiniĝo estis tre rigoraj. La kandidatoj devis trapasi ekzamenojn. Eĉ Xuanzang mem devis trapasi malfacilajn procezojn por plenumi la kvalifikon por monaĥiĝo. Sed precize en tiu tempo Budhismo iris en sian plej prosperan eraon. La same vera afero ne nur okazis en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Ekzemple, en la dekkvina jarcento vivis en Birmo supera monaĥo nomata Dhammasiddhio, kiu poste revenis al laika socio kaj fariĝis reĝo. Vidinte la ekscesan akceptadon de monaĥoj, li ordonis, ke ĉiuj monaĥoj de la lando estu reordinitaj. Pro lia rigora reformado, la sumo de budhismaj monaĥoj en Birmo malpliiĝis de cent kmiloj al dek miloj aŭ similaj. Ĉiuj aliaj, kiuj ne akiris la kvalifikon aŭ ne volis reordiniĝi, devis forlasi la samgon. Budhismo en Birmo venis al la reprosperiĝo. Tiu ekzemplo bone montris, ke Samgo ne rajtas disvolviĝi malracie.

  13. D: Laŭ onidiro en iuj landoj ĉiu homo devas havi monaĥan vivon unufoje dum sia vivo, ĉu vere?

  R: Jes, tio estas kutimo furora en Birmo, Tajlando kaj iuj aliaj landoj. La kutimo ankaŭ okazas en regionoj loĝataj de Nacieco Dai en Ĉinio. Sed tio ne estas regulo farita de Budhismo. En tiuj regionoj, infanoj de sep aŭ ok jaroj kutime estas senditaj de siaj gepatroj al monaĥejoj, kie ili lernas legi budhismajn verkojn kaj havi monaĥan vivon. Post iom da tempo, ili povas reveni al la laika vivo. La longeco de ilia restado en la monaĥejo varias de nur kelkaj tagoj al kelkaj monatoj aŭ eĉ kelkaj jaroj. Tiuj, kiuj ne spertis monaĥan vivon dum infaneco devas tion fari por iom da tempo dum sia plenaĝa vivo. Malsame kiel la volontuloj, kiuj decidis rezigni la laikan vivon dum longa tempo, tiuj portempaj praktikantoj ne ricevas ordinecon kiel novuloj.

  14. D: Ĉu estas vere, ke japanaj monaĥoj povas edziĝi?

  R: Antaŭe japanaj monaĥoj ne havis familian vivon. En la dekdua jarcento, Ŝinran, la fondinto de Jodo Ŝinŝu (La vera skolo de Purlando), branĉo de la purlanda skolo, asertis, ke oni povas praktiki budhismon kun siaj edzinoj. Tio iniciatis vivmanieron inter monaĥoj, kiuj edziĝis kaj havis infanojn. Sed dum jarcentoj, la kutimo estas limigita nur en tiu ĉi skolo. Post la Meiji-a Reformado en 1868, la kutimo de edziĝo populariĝis inter aliaj skoloj en tiu tempo. Hodiaŭ, malmultaj monaĥoj de malmultaj skoloj abstinas de seksa vivo, pli multaj monaĥoj en Japanio edziĝis, kaj iliaj budhismaj profesioj transpasas al siaj posteuloj. Tiel la institucion de budhaniĝo okazigis laikaj budhanoj. Sed tiaj aferoj okazas nur al monaĥoj, dum monaĥinoj en hodiaŭa Japanio daŭre havas monaĥan vivon kun abstineco kiel antaŭe.