3. 1-8: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
  1. D: Kial iuj budhanoj devas rezigni la laikan vivon?
+
  1. D: Kial iuj budhanoj rezignas la laikan vivon?
  
  R: Antaŭ la respondo, mi bezonas ekspliki la budhisman doktrinon de Kvin vehikloj (Panca-jano). Vehiklo signifas veturilon, kiu portas pasaĝerojn al iliaj cellokoj proksimaj aŭ malproksimaj. Oni uzas ĝin ĉi tie kiel metaforon pri budhaj instruoj. La doktrino de la Kvin Preceptoj (Panca-sila) estas Abstinado de kvin kondutoj, kiuj estas mortigo al vivestaĵoj, preno de ne donitaj objektoj, seksa miskonduto, mensogo, kaj prenado de alkoholaĵo kaj toksoj. Observado de la kvin preceptoj ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en la homa mondo, do ĝi nomiĝas Homa Vehiklo (Manussa-Yana). La Dek Meritplenaj Kondutoj (Dasapkusalani) estas abstinadoj de la dek malbonoj, kiuj estas 1.mortigo, 2. Preno de ne donitaj objektoj, 3. Seksa miskonduto. 4. Nerespondeca parolo, 5. Malkonkordiga parolo, 6. Kruda parolo, 7. Lasiva parolo, 8. Avidemo, 9, koleremo, 10. Malortodokseco kontraŭ la doktrino de kaŭzeco. La doktrino de la Dek Meritaj Kondutoj ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en paradizo aŭ ĉielo, do ĝi nomiĝas Ĉiela vehiklo (Deva-jana). La doktrino de la Kvar Noblaj Veroj (ariya-sacca) estas la veroj de sufero, origino de sufero, malestiĝo de sufero kaj la Okopa Vojo kondukanta al la malestiĝo de sufero kaj ebliganta al la praktikantoj rezigni siajn erarajn vidpunktojn (ditthanusaya aŭ micĉa-ditthi) kiel ego-iluzion (atta-ditthi), eterneca-kredon (sassata-ditthi), nihilisma-kredon (ucĉeda-ditthi) kaj tiel plu, kaj malbonajn pensojn (nicĉa-sankappa) kiel avidon (lobha), malamon (dosa) kaj iluzion (moha), por ke ili fine atingu nirvanon (iluminiĝon). Do ĝi nomiĝas Ŝravaka Vehiklo (Savaka-Yana) signifanta vehiklon de voĉo-aŭdanto. Voĉo signifas la budhajn instruojn. Tiuj, kiuj konis la Kvar Noblajn Verojn kaj liberiĝis el suferoj aŭdinte la budhajn instruojn, nomiĝas Ŝravako. Antaŭ la alveno de Budha Darmo, iuj sendepende komprenis la teorion de Dependa Origino (Paticcasamupada) kaj atingis liberiĝon, sed ne povis paroli pri sia sinliberiga vero. Tiuj nomiĝas Pratjekabudhoj signifantaj sendependan iluminiĝinton (Pacceka-Budho). Jen kial la darmo de Dependa Origino estas nomata la vehiklo de pratjekabudho (pacceka-yana). La doktrino de ses perfektecoj (ĉaparamita) ebligas al la praktikantoj sekvi la vojon de Bodisatvo por fine atingi budhecon trapasinte senkalkuleblajn malfacilaĵojn en la cirkloj de naskiĝo kaj morto. Do tiu instruo nomiĝas Bodisatva Vehiklo (Bodhisata-yana).
+
  R: Antaŭ la respondo, mi bezonas ekspliki la budhisman doktrinon de Kvin vehikloj (Panca-jano). Vehiklo signifas veturilon, kiu portas pasaĝerojn al iliaj cellokoj proksimaj aŭ malproksimaj. Oni uzas ĝin ĉi tie kiel metaforon pri budhaj instruoj. La doktrino de la Kvin Preceptoj (Panca-sila) estas Abstinado de kvin kondutoj, kiuj estas mortigo al vivestaĵoj, preno de ne donitaj objektoj, seksa miskonduto, mensogo, kaj prenado de alkoholaĵo kaj toksoj. Observi la kvin preceptojn ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en la homa mondo, do ĝi nomiĝas Homa Vehiklo (Manussa-Yana). La Dek Meritoplenaj Kondutoj (Dasapkusalani) estas abstinadoj de la dek malbonoj, kiuj estas 1.mortigo, 2. Preno de ne donitaj objektoj, 3. Seksa miskonduto. 4. Nerespondeca parolo, 5. Malpaciga parolo, 6. Kruda parolo, 7. Lasiva parolo, 8. Avidemo, 9, koleremo, 10. Malortodokseco kontraŭ la doktrino de kaŭzeco. La doktrino de la Dek Meritaj Kondutoj ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en paradizo aŭ ĉielo, do ĝi nomiĝas Ĉiela vehiklo (Deva-jana). La doktrino de la Kvar Noblaj Veroj (ariya-sacca) estas la veroj de sufero, origino de sufero, malestiĝo de sufero kaj la Okopa Vojo, kiu kondukas al la malestiĝo de sufero kaj eligas al la praktikantoj rezigni siajn erarajn vidpunktojn (ditthanusaya aŭ micĉa-ditthi), kiaj estas iluzio pri egoo (atta-ditthi), kredo pri eterneco (sassata-ditthi), kredo pri nihilismo (ucĉeda-ditthi) kaj tiel plu, kaj malbonajn pensojn (nicĉa-sankappa) ,kiaj estas avido (lobha), malamo (dosa) kaj iluzio (moha), por ke ili fine atingu nirvanon (iluminiĝon). Do ĝi nomiĝas Ŝravaka Vehiklo (Savaka-Yana) signifanta vehiklon de voĉo-aŭdanto. Voĉo signifas la budhajn instruojn. Tiuj, kiuj konis la Kvar Noblajn Verojn kaj liberiĝis el suferoj aŭdinte la budhajn instruojn, nomiĝas Ŝravako. Antaŭ la alveno de Budha darmo, iuj sendepende komprenis la teorion de Dependa Origino (Paticcasamupada) kaj atingis liberiĝon, sed ne povis paroli pri sia sinliberiga vero. Tiuj nomiĝas Pratjekabudho signifanta sendependan iluminiĝinton (Pacceka-Budho). Jen kial la darmo de Dependa Origino estas nomata la vehiklo de pratjekabudho (pacceka-yana). La doktrino de ses perfektecoj (ĉaparamita) ebligas al la praktikantoj sekvi la vojon de Bodisatvo por fine atingi budhecon trapasinte senkalkuleblajn malfacilaĵojn en la samsaro de naskiĝo kaj morto. Do tiu instruo nomiĝas Bodisatva Vehiklo (Bodhisata-yana).
  
  2. D: Kio estas la rilato inter la doktrino de kvin vehikloj (panca-yana) kaj rezigno de la mondo ( (pabbajja)?
+
  2. D: Kio estas la rilato inter la doktrino de kvin vehikloj (panca-yana) kaj rezigno de la mondo (pabbajja)?
  
  D: La homa kaj ĉiela vehikloj ne postulas forlasi hejman vivon. La Pratjekabudhoj (sinliberiĝinto) vivas en kondiĉo sen Budha darmo, havas vivon de ermitoj en la montoj kaj arbaroj sen ceremonio de rezignado. Iuj el la bodisatvoj vivas hejme, dum aliaj ne. En ilia kazo ne estas necese forlasi hejman vivon. Ĉu forlasi hejmon aŭ ne dependas de la kondiĉoj (hetu-paccaya) de ilia praktikado laŭ budha darmo kaj sia volo profitigi al ĉiuj vivestaĵoj. Ekzemple, en la vivperiodo de Budho Ŝakiamunio, ambaŭ bodisatvoj Manĝuŝrio kaj Majtrejo (P metteyya) estis bikŝuoj, dum Vimalakirtio estis laika klerulo pristudanta kaj praktikanta budhismon en la hejmo kvankam li estis granda bodisatvo. Do nur en ŝravaka vehiklo, tiuj, kiuj strebas por atingi nirvano kaj fariĝi arahantoj, bezonas forlasi hejmon kaj havi senhejman vivon.
+
  D: La homa kaj ĉiela vehikloj ne postulas forlasi hejman vivon. La Pratjekabudhoj (sinliberiĝinto) vivas en kondiĉo sen Budha darmo, havas vivon de ermitoj en la montoj kaj arbaroj sen ceremonio de rezignado. Iuj el la bodisatvoj vivas hejme, dum aliaj ne. En ilia kazo ne estas necese forlasi hejman vivon. Ĉu forlasi hejmon aŭ ne dependas de la kondiĉoj (hetu-paccaya) de la praktikado laŭ budha darmo kaj la volo profitigi al ĉiuj vivestaĵoj. Ekzemple, en la vivperiodo de Budho Ŝakjamunio, ambaŭ bodisatvoj Manĝuŝrio kaj Majtrejo (P metteyya) estis bikŝuoj, dum Vimalakirtio estis laika klerulo pristudanta kaj praktikanta budhismon en la hejmo kvankam li estis granda bodisatvo. Do nur en ŝravaka vehiko, tiuj, kiuj strebas por atingi nirvano kaj fariĝi arahantoj, bezonas forlasi hejmon kaj havi senhejman vivon.
  
  3. D: Kion signifas Arahanto?
 
  3. D: Kion signifas Arahanto?
  
  R: Arahanto estas stato atingita de iluminiĝintaj budhanoj. Estas kvar staĝoj por atingi la celon: La unua staĝo estas forigi erarajn vidpunktojn. Tio nomiĝas kurent-gajninto (sottāpana-magga), kiu estas la komenca frukto. La dua etaĝo, unufojreveninto (sakadāgāmi-magga), kaj la tria, neveninto (anāgāmi-magga), estas iom post iom atingitaj per forigo de erara penso laŭ iliaj malsamaj dimensioj kaj subtilecoj. Kiam oni atingis kvaran etaĝon de Arahanto (arahatta-magga), ambaŭ iliaj eraraj vidpunktoj kaj pensoj tute foriĝis kaj nirvano plenumiĝis. Tia Arahanto indas ricevi oferojn de homoj kaj ĉieluloj. Do unu el la signifoj de Arahanto estas "oferindeco". Ĝi estas la plej alta stato atingita de Ŝravakoj.
+
  R: Arahanto estas stato atingita de iluminiĝintaj budhanoj. Estas kvar staĝoj por atingi la celon: La unua staĝo estas forigi erarajn vidpunktojn. Tio nomiĝas kurent-gajninto (sottāpana-magga), kiu estas la komenca frukto. La dua etaĝo, unufojreveninto (sakadāgāmi-magga), kaj la tria, neveninto (anāgāmi-magga), estas iom post iom atingitaj per forigo de erara penso laŭ iliaj malsamaj dimensioj kaj subtilecoj. Kiam oni atingas kvaran etaĝon de Arahanto (arahatta-magga), ambaŭ iliaj eraraj vidpunktoj kaj pensoj tute foriĝas kaj nirvano plenumiĝas. Tia Arahanto indas ricevi oferojn de homo kaj ĉielulo. Do unu el la signifoj de Arahanto estas "oferindeco". Ĝi estas la plej alta stato atingita de Ŝravakoj.
  
  4. D: Kial la Voĉaŭdanta Vehiklo (savaka-yana) bezonas rezignadon?
 
  R: Laŭ la doktrino de Voĉaŭdanta Vehiklo estas pli malfacile sin kulturi atente kaj pure en la hejmo pro multeco de obstakloj. Tiaj praktikantoj nur povas atingi bazajn staĝojn foriginte erarajn vidpunktojn laŭ budhisma teorio, kaj la plej granda atingo estas la tria staĝo foriginta la miskondukantajn pensojn de la sensa mondo (kamaloka), kaj ili neniam povas atingi nirvanon en tiu ĉi vivo. Senhejma vivo estas libera kaj aparta. Per ĝi estas facile por homoj koncentri sian menson kaj energion sur la sinkulturado por atingi la staton de senegoeco (anatta) kaj senavido. Do estas neeble atingi la staton de Arahanto sen rezigno de la hejma vivo.
+
  R: Laŭ la doktrino de Voĉaŭdanta Vehiklo estas pli malfacile sin kulturi atente kaj pure en la hejmo pro tro da obstakloj. Tiaj praktikantoj nur povas atingi bazajn staĝojn foriginte erarajn vidpunktojn pri budhisma teorio, kaj la plej granda atingo estas la tria staĝo foriginta la miskondukantajn pensojn de la sensa mondo (kamaloka), kaj ili neniam povas atingi nirvanon en tiu ĉi vivo. Senhejma vivo estas libera kaj aparta. Per tio homoj povas facile koncentri sian menson kaj energion sur la sinkulturado por atingi la staton de senegoeco (anatta) kaj senavido. Do estas neeble atingi la staton de Arahanto sen rezigno de la hejma vivo.
  
  5. D: Ĉu la monaĥiĝa institucio estas iniciatita de budhismo?
 
  R: Ne, tio ne estas iniciatita de budhismo. En la vivperiodo de la Budho, religia almozado (paribajaka) jam fariĝis komuna praktikado en Hindio. Sed kiel reĝido, la Budho per sia monaĥiĝo starigis ekzemplon inspiri siajn sekvantojn rezigni la kroĉiĝon al la hejma vivo. Do en budhismo troviĝas tiuj, kiuj rezignis sian hejman vivon kaj fariĝis monaĥejaj disĉiploj ambaŭ viraj kaj virinaj, kaj ankaŭ laikaj sekvantoj ambaŭ viraj kaj virinaj. La monaĥiĝintaj budhanoj ĝenerale nomiĝas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj Bhikkhunis).
+
  R: Ne, tio ne estas iniciatita de budhismo. En la vivperiodo de la Budho, religia almozado (paribajaka) jam fariĝis komuna praktikado en Hindio. Sed, la monaĥiĝo de la Budho kiel reĝido starigis ekzemplon inspiri liajn sekvantojn rezigni la kroĉiĝon al la hejma vivo. Do en budhismo troviĝas tiuj, kiuj rezignis sian hejman vivon kaj fariĝis monaĥejaj disĉiploj ambaŭ viraj kaj virinaj, kaj ankaŭ laikaj sekvantoj ambaŭ viraj kaj virinaj. La monaĥiĝintaj budhanoj ĝenerale nomiĝas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj Bhikkhunis).
  
  6. D: Ĉu la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj konsistigis klerikon?
 
Linio 25: Linio 25:
 
  7. D: Kiuspecan vivon budhisma monaĥo aŭ monaĥino devas havi?
 
  R: Laŭ la budhismaj reguloj, bikŝuo aŭ bikŝuino devas havi puran kaj ŝpareman vivon, kaj rigore observi la preceptojn, kiuj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, seksa vivo (inkluzive de seksado kun siaj antaŭaj edzinoj), senrespondeca parolo, malharmoniiga parolo, kruda parolo, lasiva parolo, preno de alkoholaĵo, manĝado en malĝusta tempo (tio estas manĝi post la tagmezo), uzado de parfumoj kaj ornamaĵoj, kantado, dancado kaj aŭskultado de kantado, rigardo de dancado, sido aŭ dormo sur luksaj sidejoj kaj litoj, kaj akcepto de trezoroj kiel oro, arĝento, elefantoj, ĉevaloj kaj tiel plu. Ili ne rajtas havi sian propran posedaĵon krom roboj, almozbovlo, razilo, akvofiltrilo, kudrilo, fadeno kaj tiaj vivbezonaĵoj, nek rajtas fari komercon, aŭguron, kaj ludi magiajn povojn. Ili ne rajtas malliberigi, rabi kaj minaci aliajn kaj ankaŭ devas observi aliajn preskribojn. Dum la tri tagperiodoj (tri periodoj por tago, t.e. Mateno, tagmezo, vesperiĝo kaj tri periodoj por nokto, t.e. Noktiĝo, noktmezo, kaj tagiĝo) ili devas dediĉi ĉiun sian tempon por diligente lerni kaj sinkulturi post la deca tempo por dormo, almozpeto, manĝado, trinkado, balaado, purigado kaj portado de akvo.
+
  R: Laŭ la budhismaj reguloj, bikŝuo aŭ bikŝuino devas havi puran kaj ŝpareman vivon, kaj rigore observi la preceptojn, kiuj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, seksa vivo (inkluzive de seksado kun siaj antaŭaj edzinoj), senrespendeca parolo, malpaciga parolo, kruda parolo, lasiva parolo, preno de alkoholaĵo, manĝado en malĝusta tempo (tio estas manĝi post la tagmezo), uzado de parfumoj kaj ornamaĵoj, kantado, dancado kaj aŭskultado de kantado, rigardo de dancado, sido aŭ dormo sur luksaj sidejoj kaj litoj, kaj akcepto de trezoroj kiel oro, arĝento, elefantoj, ĉevaloj kaj tiel plu. Ili ne rajtas havi sian propran posedaĵon krom roboj, almozbovlo, razilo, akvofiltrilo, kudrilo, fadeno kaj tiaj vivbezonaĵoj, nek rajtas fari komercon, aŭguron, kaj ludi magiajn povojn. Ili ne rajtas malliberigi, rabi kaj minaci la aliajn kaj ankaŭ devas observi aliajn preskribojn. Dum la tri tagperiodoj (tri periodoj por tago, t.e. Mateno, tagmezo, vesperiĝo kaj tri periodoj por nokto, t.e. Noktiĝo, noktmezo, kaj tagiĝo) ili devas dediĉi ĉiun sian tempon por diligente lerni kaj sinkulturi post la deca tempo por dormo, almozpeto, manĝado, trinkado, balaado, purigado kaj portado de akvo.
  
  8. D: Kio estas la enhavoj de iliaj lernado kaj kulturado?
 
  R: La enhavoj de ilia lernado de Darmo kaj la praktiko de meditado (bhavana) simple estas la 37 eroj por iluminiĝo (Bodhipakkhiya-dhamma). La baza praktiko en la 37 eroj estas la "Kvar statoj de atentemo" (cattaro satipatthana), t.e. Kontemplado de la kvar vidpunktoj, kiuj estas, ke la korpo estas malpura, sentoj estas suferaj, menso kaj mensobjektoj estas efemeraj kaj ĉiu darmo estas senegoa. Antaŭ la praktikado de kontemplado de la kvar statoj de atentemo, la komencantoj povas unue lerni la kvin sistemojn de meditado, nome, kontempladon de malpureco (asubha-bhavana), kontempladon de kompatemo (metta-bhavana), kontempladon de kaŭzeco (nidana-bhavana), kontempladon de distingo (vibhanga-bhavana) kaj kontemplado de spirado (anapana-sati). Sume estas multaj metodoj por praktiki koncentradon kaj saĝon (samadhi kaj panna), pri kiuj ne necesas ekspliki ĉi tie.
 
Nuna versio ekde 05:02, 1 Jan. 2020

  1. D: Kial iuj budhanoj rezignas la laikan vivon?

  R: Antaŭ la respondo, mi bezonas ekspliki la budhisman doktrinon de Kvin vehikloj (Panca-jano). Vehiklo signifas veturilon, kiu portas pasaĝerojn al iliaj cellokoj proksimaj aŭ malproksimaj. Oni uzas ĝin ĉi tie kiel metaforon pri budhaj instruoj. La doktrino de la Kvin Preceptoj (Panca-sila) estas Abstinado de kvin kondutoj, kiuj estas mortigo al vivestaĵoj, preno de ne donitaj objektoj, seksa miskonduto, mensogo, kaj prenado de alkoholaĵo kaj toksoj. Observi la kvin preceptojn ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en la homa mondo, do ĝi nomiĝas Homa Vehiklo (Manussa-Yana). La Dek Meritoplenaj Kondutoj (Dasapkusalani) estas abstinadoj de la dek malbonoj, kiuj estas 1.mortigo, 2. Preno de ne donitaj objektoj, 3. Seksa miskonduto. 4. Nerespondeca parolo, 5. Malpaciga parolo, 6. Kruda parolo, 7. Lasiva parolo, 8. Avidemo, 9, koleremo, 10. Malortodokseco kontraŭ la doktrino de kaŭzeco. La doktrino de la Dek Meritaj Kondutoj ebligas al la praktikantoj renaskiĝi en paradizo aŭ ĉielo, do ĝi nomiĝas Ĉiela vehiklo (Deva-jana). La doktrino de la Kvar Noblaj Veroj (ariya-sacca) estas la veroj de sufero, origino de sufero, malestiĝo de sufero kaj la Okopa Vojo, kiu kondukas al la malestiĝo de sufero kaj eligas al la praktikantoj rezigni siajn erarajn vidpunktojn (ditthanusaya aŭ micĉa-ditthi), kiaj estas iluzio pri egoo (atta-ditthi), kredo pri eterneco (sassata-ditthi), kredo pri nihilismo (ucĉeda-ditthi) kaj tiel plu, kaj malbonajn pensojn (nicĉa-sankappa) ,kiaj estas avido (lobha), malamo (dosa) kaj iluzio (moha), por ke ili fine atingu nirvanon (iluminiĝon). Do ĝi nomiĝas Ŝravaka Vehiklo (Savaka-Yana) signifanta vehiklon de voĉo-aŭdanto. Voĉo signifas la budhajn instruojn. Tiuj, kiuj konis la Kvar Noblajn Verojn kaj liberiĝis el suferoj aŭdinte la budhajn instruojn, nomiĝas Ŝravako. Antaŭ la alveno de Budha darmo, iuj sendepende komprenis la teorion de Dependa Origino (Paticcasamupada) kaj atingis liberiĝon, sed ne povis paroli pri sia sinliberiga vero. Tiuj nomiĝas Pratjekabudho signifanta sendependan iluminiĝinton (Pacceka-Budho). Jen kial la darmo de Dependa Origino estas nomata la vehiklo de pratjekabudho (pacceka-yana). La doktrino de ses perfektecoj (ĉaparamita) ebligas al la praktikantoj sekvi la vojon de Bodisatvo por fine atingi budhecon trapasinte senkalkuleblajn malfacilaĵojn en la samsaro de naskiĝo kaj morto. Do tiu instruo nomiĝas Bodisatva Vehiklo (Bodhisata-yana).

  2. D: Kio estas la rilato inter la doktrino de kvin vehikloj (panca-yana) kaj rezigno de la mondo (pabbajja)?

  D: La homa kaj ĉiela vehikloj ne postulas forlasi hejman vivon. La Pratjekabudhoj (sinliberiĝinto) vivas en kondiĉo sen Budha darmo, havas vivon de ermitoj en la montoj kaj arbaroj sen ceremonio de rezignado. Iuj el la bodisatvoj vivas hejme, dum aliaj ne. En ilia kazo ne estas necese forlasi hejman vivon. Ĉu forlasi hejmon aŭ ne dependas de la kondiĉoj (hetu-paccaya) de la praktikado laŭ budha darmo kaj la volo profitigi al ĉiuj vivestaĵoj. Ekzemple, en la vivperiodo de Budho Ŝakjamunio, ambaŭ bodisatvoj Manĝuŝrio kaj Majtrejo (P metteyya) estis bikŝuoj, dum Vimalakirtio estis laika klerulo pristudanta kaj praktikanta budhismon en la hejmo kvankam li estis granda bodisatvo. Do nur en ŝravaka vehiko, tiuj, kiuj strebas por atingi nirvano kaj fariĝi arahantoj, bezonas forlasi hejmon kaj havi senhejman vivon.

  3. D: Kion signifas Arahanto?

  R: Arahanto estas stato atingita de iluminiĝintaj budhanoj. Estas kvar staĝoj por atingi la celon: La unua staĝo estas forigi erarajn vidpunktojn. Tio nomiĝas kurent-gajninto (sottāpana-magga), kiu estas la komenca frukto. La dua etaĝo, unufojreveninto (sakadāgāmi-magga), kaj la tria, neveninto (anāgāmi-magga), estas iom post iom atingitaj per forigo de erara penso laŭ iliaj malsamaj dimensioj kaj subtilecoj. Kiam oni atingas kvaran etaĝon de Arahanto (arahatta-magga), ambaŭ iliaj eraraj vidpunktoj kaj pensoj tute foriĝas kaj nirvano plenumiĝas. Tia Arahanto indas ricevi oferojn de homo kaj ĉielulo. Do unu el la signifoj de Arahanto estas "oferindeco". Ĝi estas la plej alta stato atingita de Ŝravakoj.

  4. D: Kial la Voĉaŭdanta Vehiklo (savaka-yana) bezonas rezignadon?

  R: Laŭ la doktrino de Voĉaŭdanta Vehiklo estas pli malfacile sin kulturi atente kaj pure en la hejmo pro tro da obstakloj. Tiaj praktikantoj nur povas atingi bazajn staĝojn foriginte erarajn vidpunktojn pri budhisma teorio, kaj la plej granda atingo estas la tria staĝo foriginta la miskondukantajn pensojn de la sensa mondo (kamaloka), kaj ili neniam povas atingi nirvanon en tiu ĉi vivo. Senhejma vivo estas libera kaj aparta. Per tio homoj povas facile koncentri sian menson kaj energion sur la sinkulturado por atingi la staton de senegoeco (anatta) kaj senavido. Do estas neeble atingi la staton de Arahanto sen rezigno de la hejma vivo.

  5. D: Ĉu la monaĥiĝa institucio estas iniciatita de budhismo?

  R: Ne, tio ne estas iniciatita de budhismo. En la vivperiodo de la Budho, religia almozado (paribajaka) jam fariĝis komuna praktikado en Hindio. Sed, la monaĥiĝo de la Budho kiel reĝido starigis ekzemplon inspiri liajn sekvantojn rezigni la kroĉiĝon al la hejma vivo. Do en budhismo troviĝas tiuj, kiuj rezignis sian hejman vivon kaj fariĝis monaĥejaj disĉiploj ambaŭ viraj kaj virinaj, kaj ankaŭ laikaj sekvantoj ambaŭ viraj kaj virinaj. La monaĥiĝintaj budhanoj ĝenerale nomiĝas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj Bhikkhunis).

  6. D: Ĉu la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj konsistigis klerikon?

  R: Budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj nur estas tiuj, kiuj rezignis la mondan vivon kaj sin kulturas nur por la liberiĝo. Ili ne estas perantoj inter la dioj kaj homoj. Kiel budhismaj monaĥoj, ili ne rajtas aŭ povas beni, aŭ preventi fatalaĵon okazontan al la vivestaĵoj, nek ili povas garantii la benon kaj liberigon el puno de ajna dio.