3-8. La rakonto de Nando la paŝtisto

El Vikio BRE
Redakto de 00:07, 8 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Ĉiuj eraroj venis el malbonaj mensoj

  3-8. La rakonto de Nando la paŝtisto

  Per io ajn malamika al malamiko

  Aŭ malamo al malamata

  La malbona menso faras

  Malbonon plej grandan.

  Dum vizito al vilaĝo en la regno de Kosalo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al Nando la paŝtisto.

  Nando estis paŝtisto, kiu prizorgis la bovojn de Anatapindiko. Kvankam li estis la nur paŝtisto, li havis riĉaĵon de si mem. Li fojfoje iris al la domo de Anatapindiko kaj tie li vidis la Budhon kaj aŭskultis lian predikadon de tempo al tempo. Nanda petis, ke la Budho vizitu lian hejmon. Sed la Budho ne tuj faris tion, dirante, ke ankoraŭ ne estas la tempo por la vizito.

  Post iom da tempo, dum la Budho vojaĝis kun siaj sekvantoj, li forlasis sian vojon por viziti Nandon ĉar li sciis, ke venas la tempo por Nando ricevi lian konvenan instruadon. Nando respektoplene akceptis la Budhon kaj liajn sekvantojn. Li servis ilin por sep tagoj per lakto, laktaj produktaĵoj kaj aliaj elektitaj manĝaĵoj. En la lasta tago, post kiam Nanda aŭskultis la predikadon de la Budho, li atingis frukton de sotapato. Kiam la Budho forlasis tiutage, Nando sekvis lin por iom da distanco portante la bovlon de la Budho, riverencis por adiaŭo kaj ekiris al sia hejmo.

  Ĝuste tiam sago elpafita de ĉasisto hazarde trafis lin. Poste, la monaĥoj sekvantaj la Budhon vidis, ke Nando kuŝas morta. Ili raportis la aferon al la Budho dirante: “Estimata Sinjoro, ĉar vi venis ĉi tien, Nanda, kiu faris grandan oferadon al vi kaj akompanis vin sur via vojo, estis mortigita kiam li reiris al sia hejmo.” La Budho respondis al ili: “Monaĥoj, ĉu mi venis ĉi tien aŭ ne, li ne povis eviti la morton pro sia antaŭa karmo.”

  Kiam bandito vidis alian, li tuj atakas tiun. En la sama maniero, kiam homo vidis sian malamikon, li ankaŭ faras malutilon. Sed la malbone funkcianta menso faras al ĝia posedanto pli grandan malbonon ol tion, kion faris la bandito al la alia aŭ iu malamanto faras al la malamato.