28. Ŝanĝi la nazon de la edzino

El Vikio BRE
Redakto de 08:48, 22 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  28. Ŝanĝi la nazon de la edzino

  Antaŭe iu havis edzinon, kiu havis ĉarman aspekton krom la malbelan nazon.

  Irante ekstere, la edzo vidis ĉarman virinon kun bela nazo kaj pensis: “Mi detranĉos ŝian nazon kaj metos ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu tio ne estos pli bona?”

  Li do detranĉis ŝian nazon kaj portis ĝin hejmen. Li haste vokis sian edzinon: “Tuj eliru, mi donos al vi belan nazon.”

  Je la eliro de la edzino, li detranĉis ŝian nazon kaj metis la alies nazon sur ŝian vizaĝon. La nazo ne povis sidi bone, do la edzino perdis nazon, kaj vane suferis de granda doloro.

  La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Aŭdinte, ke konataj sramanoj kaj bramanoj havas prestiĝon kaj ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensis: “Mi estas tute sama kiel ili.” Do ili mensogis, ke ili havas sia meriton. Anstataŭ akiri profiton, ili detruis sian bonan kondutn. Ili similas al tiu, kiu detranĉis alies nazon kaj vundis sian edzinon. La malsaĝaj mondanoj ankaŭ kondutas same.