28. Ŝanĝi la nazon de la edzino: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 7: Linio 7:
 
  Li do detranĉis la nazon de la virino kaj portis ĝin hejmen. Reveninte hejmen, li tuj vokis sian edzinon: “Eliru! Mi donos al vi belan nazon!”
 
  Je la eliro de la edzino, li detranĉis ŝian nazon kaj metis la alian nazon sur ŝian vizaĝon. La nazo ne povis sidi bonorde, do la edzino perdis nazon, kaj vane suferis grandan doloron.
+
  Je la eliro de la edzino, li detranĉis ŝian nazon kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. La nazo ne povis sidi bonorde, do la edzino perdis nazon, kaj vane suferis grandan doloron.
  
  La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Aŭdinte, ke konataj sramanoj kaj bramanoj havas prestiĝon kaj ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensis: “Mi estas tute sama kiel ili.” Do ili mensogis, ke ili havas sia meriton. Anstataŭ akiri profiton, ili detruis sian bonan konduton. Ili similas al tiu, kiu detranĉis alies nazon kaj vundis sian edzinon. La malsaĝaj mondanoj ankaŭ kondutas same.
+
  La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Aŭdinte, ke konataj ŝramanoj kaj bramanoj havas prestiĝon kaj ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensis: “Mi estas tute sama kiel ili.” Do ili mensogis, ke ili havas sia meriton. Anstataŭ akiri profiton, ili detruis sian bonan konduton. Ili similas al tiu, kiu detranĉis alies nazon kaj vundis sian edzinon.

Nuna versio ekde 19:34, 1 Apr. 2014

28. Ŝanĝi la nazon de la edzino

  Antaŭe iu havis edzinon, kiu estis ĉarma krom la malbela nazo.

  Irante ekstere, la edzo vidis ĉarman virinon kun bela nazo kaj tuj pensis: “Mi detranĉos ŝian nazon kaj metos ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu tio ne estos pli bona?”