28, 88. Bovo-Plaĉo

El Vikio BRE
Redakto de 13:27, 22 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

28, 88. Bovo-Plaĉo

  [Ĉiuj estas respektindaj]

  Iam antaŭe estis urbo nomata Takasilo en la regiono Gandharo de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel bovo en la urbo. Tre bone bredite por fortiĝi, ĝi estis aĉetita de riĉulo el alta klaso. La riĉulo tre ŝatis la mildan beston kaj nomis ĝin "Plaĉo". Li prizorgis ĝin zorgeme kaj nutris ĝin nur per la plej bona manĝaĵo.

  Plenkreskinte kiel bovo granda kaj forta, Plaĉo pensis: "Tiu ĉi bonkorulo bredas min malavare. Li nutras min per tiel bona manĝaĵo kaj senĉese prizorgas min ameme eĉ en malfacila tempo. Nun mi jam estas plenaĝa, kaj povas movi pli pezan ŝarĝon ol aliaj bovoj, do mi volas rekompenci mian mastron per mia propra forto."

  Ĝi proponis al la riĉulo: "Sinjoro, bonvolu trovi riĉan komerciston, kiu fieras pri posedo de multaj fortaj bovoj. Vetu kun li dirante, ke via bovo povas movi cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn."

  La altklasa riĉulo iris al tiuspeca komercisto laŭ la propono kaj komencis babili kun li. Momenton poste, li turnis paroltemon al tio, kiu havas la plej fortan bovon en la tuta urbo.

  La komercisto diris: "Multaj homoj havas bovojn, tamen neniu havas tiel fortajn kiel mi." La riĉulo respondis: "Sinjoro, mi havas bovon, kiu povas movi cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn." "Ne eble, mia amiko. Kiel povus esti tiel forta bovo? Tute ne kredeble!" diris la komercisto. La riĉulo respondis: "Mi havas tiel fortan bovon, kaj mi volas veti kun vi."

  La komercisto diris: "Mi vetos je dek mil oraj moneroj, ke via bovo tute ne kapablas movi cent ŝarĝitajn bovĉarojn." Do ili interkonsentis pri la veto kaj tempo por tio.

  La komercisto kunligis cent grandajn bovĉarojn. Li ŝarĝis ilin per sablo kaj gruzo por fari ilin tre pezaj.

  La altklasa riĉulo nutris bovon Plaĉo per plej bona rizo. Li banis kaj ornamis ĝin per bela florkrono ĉirkaŭ ĝia kolo.

  Poste, li jungis la bovon al la unua ĉaro kaj suprengrimpis la ĉaron. Estante en tiel alta klaso, li pretervole montris sian superecon. Li sonigis la vipon en la aero, kaj kriis al la bovo: "Trenu, muta besto! Mi ordonas, ke vi trenu la ĉarojn, granda mutulo!"

  La bovo Plaĉo pensis: "La vetado okazas laŭ mia opinio. Mi faris nenion malbonan al mia mastro, sed li insultis min per vortoj tiel krudaj kaj orelpikaj" Do ĝi restis senmove kaj rifuzis movi la ĉarojn.

  La komercisto eksplodis de ridego kaj postulis sian gajnaĵon pro la venko de la veto. La riĉulo povis fari nenion ol doni al li mil orajn monerojn. Reveninte hejmen, la riĉulo sidiĝis kaj malĝojis pro siaj perdo kaj embarasiĝo, kiuj ege vundis lian memfidon.

  Bovo Plaĉo sin paŝtis trankvile sur la vojo al hejmo. Atinginte hejmen, ĝi vidis sian mastron flanke kuŝanta malĝoje. Ĝi demandis: "Sinjoro, kial vi tiel kuŝas tie? Ĉu vi endormiĝis? Vi aspektas malĝoja." La riĉulo respondis: "Mi perdis mil orajn monerojn pro vi. Kiel mi povus endormiĝi kun tiel granda perdo?"

  La bovo respondis: "Sinjoro, vi nomis min 'mutulo'. Vi eĉ sonigis vipon en la aero super mia kapo. Ĉu mi rompis, tretis kaj fuŝis ion aŭ kondutis kiel "‘mutulo’" alimaniere en mia vivo?" Li respondis: "Ne, mia favorato."

  La bovo diris: "Do sinjoro, kial vi nomis min 'muta besto', kaj insultis min eĉ je la ĉeesto de aliaj homoj? Tio estas via kulpo. Mi faris nenion malbonan. Tamen mi sentas bedaŭron por vi, do reiru al la komercisto kaj faru saman veton je du mil oraj moneroj. Memoru, ke vi nur uzu favorajn vortojn, kiuj estas decaj al mi."

  Do la altklasa riĉulo reiris al la komercisto kaj prezentis veton je du mil oraj moneroj. La komercisto prenis tion metodo tre facile enspezi. Li denove kunligis cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn. Post bona nutrado kaj banado al la bovo, la riĉulo metis florkronon ĉirkaŭ ĝia kolo.

  Kiam ĉio pretiĝis, la riĉulo tenere tuŝis la bovon je la frunto per lotusa floro anstataŭ vipo. Prenante ĝin kiel sian amatan infanon, li diris: "Mia filo, bonvolu favori min movante la cent ĉarojn."

  La forta bovo kolektis sian tutan forton kaj movis la pezajn ĉarojn ĝis la lasta ĉaro haltis sur la loko de la unua.

  La komercisto pagis du mil orajn monerojn kun la buŝo malfermitagapante pro mirego. La apudspekrtantoj tiel emociiĝis, ke ili honoris la bovon Plaĉo per donacoj. Sed al la altklasa riĉulo pli gravas la valora leciono pri modesteco kaj afableco.

  La moralinstruo estas: Afablaj vortoj alportos honoron al ĉiuj, dum la krudaj alportos nenian rekompencon.