27. Metodo por kuraci vundon

El Vikio BRE
Redakto de 08:26, 22 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  27. Metodo por kuraci vundon

  Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por ke ĝi resaniĝu plej rapide.

  Malsaĝulo vidis tion kaj tre ĝojis. Li diris al si mem: “Mi lernis bonan metodon por kuraci vundon.”

  Reveninte hejmen, li diris al sia filo: “Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.”

  Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Li aŭdis, ke iuj praktikis komtempladon pri la malpuraĵoj kaj liberiĝis el la avideco al la kvin eksteraj statoj, kaj diris: “Mi volas komtempli pri virino kaj la kvin avidoj.” Anstataŭ travidi la malutilon de la avidoj, ili estis sorĉitaj de volupto, renaskiĝis en la vivcirklo kaj falis en la inferon.

  La malsaĝuloj en la mondo kondutas same.