24. Semi rostitan sezamon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  24. Semi rostitan sezamon

  Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj trovis ĝin ne bongusta. Li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi rikoltos bongustan sezamon poste."

  Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo ne plu povis ĝermi.

  Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili ne ŝatis la longan kaj malfacilan praktikadon por fariĝi bodisatvo, kaj pensis: "Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide." Poste ili deziris atingi al la budhecon, sed ne povis sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.