24. Semi rostitan sezamon

El Vikio BRE
Redakto de 05:50, 8 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  24. Semi rostitan sezamon

  Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj trovis ĝin ne bongusta. Li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi rikoltos bongustan sezamon.”

  Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo neniam ĝermis.

  Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili ne ŝatis la longan kaj malfacilam praktikadon por fariĝi bodisatvo kaj pensis: “Estus pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide.” Poste ili deziris klopodi al la budheco, sed ne povis sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.