23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko

  Iam ŝtelisto sin trudis en la domon de riĉulo. Li elŝtelis silkon. kaj per ĝi pakis malnovajn vestaĵojn kaj havaĵojn. Saĝuloj mokridis lin pro tio.

  Iuj malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas similaj. Ili kredas je Budhismo kaj intencas praktiki bonon kaj akumuli meriton , tamen detruas siajn purecon kaj meriton pro avido al la monda profito. Pro tio ili estas same mokitaj de aliaj homoj.