23, 24 La Granda Ĉevalo Ĉioscio: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun ' 23, 24 La Granda Ĉevalo Ĉioscia [Kuraĝo] Iam Reĝo Brahmadato regis Benareson en Norda Hindio. Li havis potencan ĉevalon, kiu naskiĝis en Regno Sindho situanta en Hindia...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:15, 2 Feb. 2012

23, 24 La Granda Ĉevalo Ĉioscia

[Kuraĝo]

Iam Reĝo Brahmadato regis Benareson en Norda Hindio. Li havis potencan ĉevalon, kiu naskiĝis en Regno Sindho situanta en Hindia Rivervalo de Okcidenta Hindio. Fakte, La ĉevalo estis iluminiĝinto. La ĉevalo estis ne nur granda kaj forta, sed ankaŭ saĝa kaj inteligenta. Kiam ĝi estis ankoraŭ juna, oni rimarkis, ke ĝi ĉiam komprenas la deziron de la rajdanto antaŭ la ordono. Do oni nomis ĝin Ĉioscio. Oni opiniis, ke ĝi estas la plej bona el la reĝaj ĉevaloj, do ili bredis ĝin per plej bona kondiĉo. Ĝia ornamita stalo estis ĉiam pura kaj bela. Ĉevaloj estas fidelaj al siaj mastroj. Ĉioscio estis precipe lojala kaj dankema al la reĝo pro la bona prizorgiteco. Ĉioscio estis la plej kuraĝa el ĉiuj reĝaj ĉevaloj, do la reĝo respektis kaj fidis ĝin. Foje, sep najbaraj reĝoj kunagis por militi kontraŭ la reĝo Brahmadato. Ĉiu el la reĝoj kondukis kvar grandajn armeojn: elefantan kavalerion, ĉevalan kavalerion, ĉaran kavalerion kaj infanterion de soldatoj. La sep reĝoj kune ĉirkaŭis la urbon de Benareso kun siaj armeoj. La reĝo Brahmadato kunvenigis siajn ministrojn kaj konsilantojn por fari planon defendi la regnon. Ili proponis: "Ne cedu. Ni devas batali por defendi nian altan pozicion. Sed komence vi ne rajtas riski vian regantecon partopreni en la milito unue. Anstataŭe, elsendu la ĉampionon de ĉiuj kavaliroj al la milito kiel via delegito. Vi nur devos eliri se li malvenkos." Do la reĝo alvenigis la kavaliran ĉampionon kaj demandis lin: "Ĉu vi kapablas venki la sep reĝojn?" La ĉampiono respondis: "Se vi permesos, ke mi elrajdu grandan ĉevalon Ĉioscion, la plej kuraĝan, saĝan kaj fortan, nur tiam mi povos venki en la milito." La reĝo konsentis kaj diris: "Mia ĉampiono, en la tempo de danĝero mi konfidas la sekurecon de la regno al vi kaj Ĉioscio. Prenu ĉion, kion vi bezonas." La ĉampiono iris al la reĝa ĉevalejo. Li ordonis, ke oni nutru Ĉioscion bone kaj armu ĝin per kiraso bele ornamita. Poste li respekte riverencis al la ĉevalo kaj grimpis sur la belan selon. Ĉioscio sciis pri la situacio. Ĝi pensis: "La sep reĝoj venis ataki mian regnon kaj mian reĝon, kiu bredis, prizorgis, kaj fidis min tiel bone. Ne nur la sep reĝoj, sed ankaŭ iliaj pli grandaj kaj potencaj armeoj minacas mian reĝon kaj ĉiujn homojn en Benareso. Mi ne lasos ilin venki, sed mi ne permesos la kavaliran ĉampionon mortigi tiujn reĝojn. Alie ankaŭ mi dividos la malbonan konduton forrabi vivon de aliaj por gajni ordinaran venkon. Anstataŭe, mi instruos al ili novan metodon. Mi kaptos ĉiujn el la sep reĝoj sen mortigo. Tio estos vere granda venko." Ĉioscio diris al la rajdanto: "Sinjoro Kavaliro, ni venku la militon per nova metodo mortigi neniun. Vi kaptu nur unu reĝon ĉiufoje, kaj restu firme sur mia dorso. Mi trovu la veran vojon tra la malamikoj. Rigardu min dum vi rajdos. Mi montros al vi la kuraĝon superi malnovan metodon, la metodon de mortigado" Kiam la nobla ĉevalo parolis pri la "nova metodo", "la vera vojo" kaj "la supera kuraĝo", ŝajne ĝi fariĝis pli granda ol sia staturo. Ĝi sin levis majeste kun la fortaj postaj kruroj sur la tero, kaj suben rigardis ĉiujn malamikojn ĉirkaŭ la urbo. Ĉiuj koncentris sian rigardon sur la majestan ĉevalon. La tero tremis kiam ĝiaj antaŭaj hufoj revenis refalis sur la teron kaj ĝi tuj sturmis en la mezon de la kvar armeoj de la unua reĝo. Ŝajne ĝi havis rapidecon de fulmo, forton de cent elefantoj kaj gloran memfidon de bravulo el alia mondo. En la memoro de la elefantoj ili neniam vidis tian ĉevalon kian Ĉioscio, do la elefanta kavalerio retiriĝis pro timo. La ĉevaloj sciis, ke tiu ĉi parencoj estas la vera kompetenta estro de ili, do la ĉevala kavalerio kaj ĉara kavalerio staris kviete kaj klinis sian kapon kiam la Ggrandulo preterpasis. La soldatoj de la infanterio diskuris kiel muŝoj antaŭ forta vento. Apenaŭ la unua reĝo komprenis, kio okazis, li jam estis facile kaptita kaj portita en la urbon de Benareso. Kaj tio okazis al la dua, tria, kvar kaj kvina reĝoj. La sesa reĝo estis kaptita en la sama maniero, sed unu el liaj lojalaj sekurgardistoj saltis el la kaŝejo, kaj pikis sian spadon en la korpoflankon de la brava Ĉioscio. Kun sango fluanta el la vundo, ĝi portis la ĉampionon kaj la kaptitan sesan reĝon en la urbon. Kiam la ĉampiono vidis la teruran vundon de la ĉevalo, li ne plu kuraĝis rajdi la malfortigitan Ĉioscion por kontraŭbatali la sepan reĝon. Do per kiraso li ekarmis alian potencan militan ĉevalon, kiu estis ĝuste tiel granda kiel Ĉioscio. Vidinte tion, Ĉioscio pensis kvankam en granda doloro pro la mortiga vundo: "La ĉampiono jam perdis sian kuraĝon tiel rapide. Li ankoraŭ ne komprenis, ke la vera naturo de mia potenco estas la saĝo gajni la veran pacon nur per pacaj metodoj. Li klopodos venki la sepan reĝon kaj liajn armeojn en ordinara maniero, rajdante ordinaran ĉevalon." "Post la unua paŝo abstini de mortigado al vivestaĵoj, mi ne rajtas ĉesi duonvoje. Alie mia granda klopodo por instrui novan metodon vaniĝos kiel fadeno falinta en akvon!" La granda ĉevalo Ĉioscio diris al la ĉampiono: "Sinjoro Kavaliro, la sepa reĝo kaj liaj armeoj estas la plej potencaj el ĉiuj. Rajdante ordinaran ĉevalon, vi ne povos venki eĉ se vi mortigos milojn da soldatoj kaj bestoj. Mi, el potenca raso de Sindhaj ĉevaloj, estas nomata Ĉioscio. Nur mi povas trairi ilin kaj preni la sepan reĝon viva sen damaĝo al ili!" La ĉampiono rekolektis sian kuraĝon. La brava ĉevalo perforte sin starigis malgraŭ la granda doloro. Kun la fluanta sango, ĝi henis kaj sin trudis tra la kvar armeoj. La ĉampiono alportis la lastan el la sep militemaj reĝoj. Ĉiuj sur la vojo denove sin tiriĝis por eviti la vundiĝon. Vidinte, ke iliaj sep reĝoj estis kaptitaj, ĉiuj soldatoj demetis siajn armilojn kaj petis paciĝon. Konsciinte, ke la granda ĉevalo Ĉioscio ne povos travivi la nokton, Reĝo Brahmadato iris al ĝi. Li bredis la ĉevalon ekde ĝia ideco, do li amis ĝin treege. Kiam li vidis, ke la ĉevalo estas mortanta, liaj okuloj plenis de larmoj. Ĉioscio diris: "Via Reĝa Moŝto. Mi servis al vi sufiĉe bone. Mi estis eksterordinara (I have gone beyond) kaj montris novan metodon. Nun vi devas garantii mian lastan peton. Vi devas ne mortigi tiujn sep reĝojn eĉ se ili faris eraron kontraŭ vi ĉar sanga venko semos alian militon. Indulgu ilin pri la atako al vi. Lasu ilin reiri al sia regno, tiel ke vi vivos en paco ekde nun." "Kian ajn rekompencon vi donos al mi, donu tion al la kavalira ĉampiono anstataŭe. Nur faru bonon, estu ankaŭ malavara, honoru la veron, kaj ne plu mortigu vivestaĵojn. Regu vian regnon per justeco kaj kompatemo." Poste ĝi fermis la okulojn kaj faris la lastan elspiron. La reĝo eksplodis de ploro, kaj ĉiuj funebris pro ĝia forpaso. Kun granda estimo ili bruligis la korpon de la granda ĉevalo Ĉioscio, la iluminiĝinto. Reĝo Brahmadato alvenigis la sep reĝojn. Ankaŭ ili honoris la Grandulon, kiu venkis ilian fortajn armeojn sen verŝi sangon krom la sian. Kiel memoro al ĝi, ili ĵuris pri eterna paco. Tiuj sep reĝoj kaj la reĝo Brahmadato neniam konfliktis plue. La moralinstruo estas: La pPacon oni estas akirebla gajnas nur per pacaj metodoj.