21. Metodo por havi plian filon

El Vikio BRE
Redakto de 21:20, 6 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  21. Metodo por havi plian filon

  Iam antaŭe ,iu virino havis filon kaj deziris plian. Ŝi demandis al aliaj virinoj: “Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?”

  Maljunylino diris al la virino: “Mi havas metodon por ke vi favu plian filon, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio.”

  La virino demandis al la maljunulino: “Per kio mi oferu al la dio?”

  La maljunulino diris: “Se vi Mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski plian filon.”

  La virino pretis mortigi sian filon laŭ la instruo de la maljunulino.

  Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: “Kiel malsaĝa vi estas! Estas ankoraŭ ne certa, ĉu vi povos naski plian filon, tamen vi eĉ decidas mortigi la nunan.”

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj. Kun deziro al estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron por estonta feliĉo kaj torturas per diversaj metodoj por naskiĝi en la ĉielo.