20. Simia Reĝo kaj Akva Demono

El Vikio BRE
Redakto de 17:59, 19 Okt. 2011 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  21.Arbo kaj Ĉasisto

  [Malpacienco]

  Iam antilopo vivis en profunda arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.

  En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝinte sin en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto streĉigis la maŝon kaj kaptis ĝin.

  Frumatene la antilopo venis al la plej plaĉa arbo por serĉi fruktojn. Ĝi tute ne vidis la ĉasiston kaŝiĝintan sur la arbo kun maŝo preta. La antilopo estis atentema kvankam malsatega. Ĝi atentis pri la eventuala danĝero. Ĝi vidis la bongustajn kaj maturajn fruktojn sub sia plej plaĉa arbo kaj pensis, kial neniu el ili estis manĝita de bestoj. Do ĝi timis, ke en tio estas ia intrigo.

  La ĉasisto vidis, ke la antilopo alvenis de malproksime. Vidinte, ke ĝi haltis kaj estas atentema, li timis, ke li ne povos kapti ĝin. Li estis tiel maltrankvila, ke li ekĵetis fruktojn en la direkton de la antilopo por logi ĝin veni pli proksimen.

  Sed la antilopo estis tre saĝa. Ĝi sciis, ke la fruktoj nur falis de la arboj rekte. Ĝi ekkonsciis, ke estas danĝero, ĉar la fruktoj flugis al ĝi. Ĝi do esploris la arbon atente, kaj vidis la ĉasiston sur la branĉoj. Sed ĝi ŝajnigis ne vidi lin.

  Ĝi diris al la direkto de la arbo: "Ho, mia kara fruktoarbo, vi kutime donis viajn fruktojn al mi tiel, ke vi lasis ilin fali rekte sur la teron. Nun ĵetante la fruktojn al mi, vi tute ne kondutas kiel arbo! Vi ŝanĝis vian kutimon, do ankaŭ mi ŝanĝu la mian. Ekde nun mi manĝos fruktojn de alia arbo kiu ankoraŭ kondutas kiel arbo."

  La ĉasisto konsciis pri sia eraro kaj vidis, ke la antilopo estas pli saĝa ol li. Li koleriĝis kaj kriegis: "Vi fuĝis de mi ĉifoje, saĝa antilopo, sed mi certe kaptos vin alifoje!"

  La antilopo konsciis, ke la ĉasisto sin malkovris pro kolero, do ĝi diris al la direkto de la arbo. "Vi ne nur neniel kondutas kiel arbo, sed ankaŭ kondutas kiel ĉasisto! Vi malsaĝulo vivanta per mortigado al bestoj! Vi ne komprenis, ke mortigi senkulpajn vivestaĵojn suferigos ankaŭ vin kaj en tiu ĉi vivo kaj en la estontaj renaskiĝoj en la infera mondo. Estas klare, ke ni antilopoj estas pli saĝaj ol vi. Ĉar ni manĝas fruktojn, ni ne estas kulpaj pro mortigado kaj suferigo al aliaj vivestaĵoj."

  Tion dirinte, la atentema antilopo kuris en densan arbaron kaj ne plu vidiĝis.

  La moralinstruo estas: La saĝulo restas senkulpa.