20. Simia Reĝo kaj Akva Demono: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  21.Arbo kaj Ĉasisto   [Malpacienco]   Iam antilopo vivis en profunda arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.  ...')
 
Linio 1: Linio 1:
  21.Arbo kaj Ĉasisto
+
  20. Simia Reĝo kaj Akva Demono
  
  [Malpacienco]
+
  [Atentemo]
  
  Iam antilopo vivis en profunda arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.
+
  Iam antaŭ longa tempo en malproksima kaj profunda arbaro estis regno de 80000 simioj. Ili havis reĝon tiel grandan kiel cervidon. Li estis granda ne nur korpe, sed ankaŭ anime. Fakte, li estis Bodisatvo, la iluminiĝinto.
  
  En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝinte sin en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto streĉigis la maŝon kaj kaptis ĝin.
+
  Iutage li avertis siajn regnanojn, dirante: "Miaj popolanoj, estas venenaj fruktoj en tiu ĉi profunda arbaro, kaj ankaŭ lagetoj posedataj de demonoj. Se vi vidos neordinaran frukton aŭ ne konatan lageton, ne manĝu aŭ trinku sen demandi min unue." Estante atentaj al sia saĝa reĝo, la simioj konsentis observi la ordonon.
  
  Frumatene la antilopo venis al la plej plaĉa arbo por serĉi fruktojn. Ĝi tute ne vidis la ĉasiston kaŝiĝintan sur la arbo kun maŝo preta. La antilopo estis atentema kvankam malsatega. Ĝi atentis pri la eventuala danĝero. Ĝi vidis la bongustajn kaj maturajn fruktojn sub sia plej plaĉa arbo kaj pensis, kial neniu el ili estis manĝita de bestoj. Do ĝi timis, ke en tio estas ia intrigo.
+
  Poste ili venis al nekonata lageto. Neniu el ili volis trinki akvon sen unue demandi la reĝon kvankam ili suferis de laceco kaj soifo pro serĉado de manĝaĵo. Do ili nur sidis sur arboj kaj sur la tero ĉirkaŭ la lageto.  
  
  La ĉasisto vidis, ke la antilopo alvenis de malproksime. Vidinte, ke ĝi haltis kaj estas atentema, li timis, ke li ne povos kapti ĝin. Li estis tiel maltrankvila, ke li ekĵetis fruktojn en la direkton de la antilopo por logi ĝin veni pli proksimen.
+
  Veninte al siaj popolanoj, la reĝo demandis: "Ĉu iu el vi trinkis la akvon?" Ili respondis: "Ne, Via Reĝa Moŝto. Ni observis vian ordonon." Li diris: "Bonege."
  
  Sed la antilopo estis tre saĝa. Ĝi sciis, ke la fruktoj nur falis de la arboj rekte. Ĝi ekkonsciis, ke estas danĝero, ĉar la fruktoj flugis al ĝi. Ĝi do esploris la arbon atente, kaj vidis la ĉasiston sur la branĉoj. Sed ĝi ŝajnigis ne vidi lin.
+
  Poste li paŝis laŭ la bordo, ĉirkaŭ la lageto. Li ekzamenis la piedsignojn de bestoj irintaj en la akvon, sed vidis neniun piedsignon revenintan el la akvo! Do li konsciis, ke akva demono posedis la lageton. Li diris al la 80000 simioj: "La lageton posedas akva demono. Neniu eniru."
  
  Ĝi diris al la direkto de la arbo: "Ho, mia kara fruktoarbo, vi kutime donis viajn fruktojn al mi tiel, ke vi lasis ilin fali rekte sur la teron. Nun ĵetante la fruktojn al mi, vi tute ne kondutas kiel arbo! Vi ŝanĝis vian kutimon, do ankaŭ mi ŝanĝu la mian. Ekde nun mi manĝos fruktojn de alia arbo kiu ankoraŭ kondutas kiel arbo."
+
  Post nelonge, la akva demono vidis, ke neniu el la simioj iris en la akvon por trinki. Do en formo de timiga monstro li sin montris el la mezo de la lageto. Li havis bluan ventregon, blankan vizaĝon kun elstaraj verdaj okuloj, kaj ruĝajn ungegojn kaj piedojn. Li diris: "Kial vi nur sidas ĉirkaŭe? Tuj venu en la lageton kaj trinku akvon."
  
  La ĉasisto konsciis pri sia eraro kaj vidis, ke la antilopo estas pli saĝa ol li. Li koleriĝis kaj kriegis: "Vi fuĝis de mi ĉifoje, saĝa antilopo, sed mi certe kaptos vin alifoje!"
+
  La simia reĝo diris al la terura monstro: "Ĉu vi estas la akva demono, kiu posedas la lageton?" "Jes. Mi estas," li respondis. "Ĉu vi manĝas ĉiujn, kiuj iris en la akvon?" demandis la reĝo. "Jes. Prave," li respondis: "inkluzive de birdoj. Mi manĝas ilin ĉiujn. Kaj kiam via soifego pelos vin en la lageton por trinki, mi des pli ĝuoplene manĝos vin, la plej grandan simion el ĉiuj." Li grimacis kaj salivo gutadis de lia hareca mentono.
  
  La antilopo konsciis, ke la ĉasisto sin malkovris pro kolero, do ĝi diris al la direkto de la arbo. "Vi ne nur neniel kondutas kiel arbo, sed ankaŭ kondutas kiel ĉasisto! Vi malsaĝulo vivanta per mortigado al bestoj! Vi ne komprenis, ke mortigi senkulpajn vivestaĵojn suferigos ankaŭ vin kaj en tiu ĉi vivo kaj en la estontaj renaskiĝoj en la infera mondo. Estas klare, ke ni antilopoj estas pli saĝaj ol vi. Ĉar ni manĝas fruktojn, ni ne estas kulpaj pro mortigado kaj suferigo al aliaj vivestaĵoj."
+
  Sed la reĝo restis trankvila kun bone trejnita menso. Li diris: "Mi ne lasos vin manĝi min aŭ eĉ unu el miaj sekvantoj. Kaj krome, ni trinkos akvon laŭplaĉe!" La akva demono gruntis: "Tute ne eble! Kiel vi povus tion fari?" La simia reĝo respondis: "Ĉiu el ni 80000 simioj trinkos per bambueto kiel tubo. Kaj vi neniel kapablos atingi nin." 
  
  Tion dirinte, la atentema antilopo kuris en densan arbaron kaj ne plu vidiĝis.
+
  Kompreneble, ĉiuj, kiuj vidis bambuon, scias bone, ke estas malfacile trinki per bambueto. Bambuoj kreskas sekcio-post-sekcie kaj inter ĉiu sekcio estas nodo. Se ili uzos unu sekcion kiu estas tiel mallonga, do la demono povos kapti la simion, trenos lin sub la akvon kaj englutos lin. Sed pro la nodoj, estas neeble suĉi akvon tra pli ol unu sekcio.
  
  La moralinstruo estas: La saĝulo restas senkulpa.
+
  La simia reĝo estis eksterordinara. Tio estas la kialo, ke tiel multe da simioj sekvis lin. En la pasinteco li faris bonon kaj trejnis sian menson kun tiel grandaj peneco kaj atentemo, ke li disvolvis sian mensan kvaliton tre bone. Jen kial oni diris, ke li havas "grandan menson", anstataŭ pro tio, ke li simple havis "grandan cerbon".
 +
 
 +
  La Iluminiĝinto kapablis teni la bonan kvaliton en sia menso, kaj faris eksterordinaran aferon--miraklon. Unue, li prenis freŝan bambueton, trablovis por sennodigi ĝin, kaj  suĉis akvon per ĝi el la lageto. Poste, eble tio aŭdiĝis pli mirinde, li svingis sian manon kaj ĉiuj bambuoj kreskantaj ĉirkaŭ la lageto perdis siajn nodojn. Ili fariĝis novspeca bambuo.
 +
 
 +
  Poste, ĉiu el liaj 80000 sekvantoj prenis bambueton kaj trinkis akvon ĝiskontente tute facile. La akva demono tute ne povis kredi siajn okulojn. Grumblante, li enmerĝiĝis lasante gluglantajn vezikojn malantaŭ si.
 +
 
 +
  La moralinstruo estas: Faru sondadon antaŭ ol salti en akvon.

Kiel registrite je 18:00, 19 Okt. 2011