2. Trovi Novan Fonton: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '2. Trovi Novan Fonton    [Persisteco]   Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezer...')
 
Linio 1: Linio 1:
2. Trovi Novan Fonton
+
  72. Elefanta Reĝo Boneco
  
   [Persisteco]
+
  [Malavareco kaj Sendankemo]
  
  Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la sablo estas tiel varmega kiel brulanta karbo pro ardigo de la suno, kaj neniu el homoj, eĉ bovoj kaj kameloj povas iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis gvidi ilin sur la ĝusta vojo laŭ steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.
+
  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel elefanto. Li estis ĉarme blanka kaj glimbrila kiel polurita arĝento. Liaj piedoj estis tiel glataj kaj brilaj kiel la plej fajna lako. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej delikata ruĝa tapiŝo. Kaj liaj mirindaj okuloj similis al valoraj juveloj brilantaj en kvin koloroj: blua, flava, ruĝa, blanka kaj karmezina.
  
   Tiel pasis pluraj noktoj. Iutage ili atendis ĝis malvarmiĝo de la sablo kaj ekiris vespermanĝinte. La vojgvidisto en la unua ĉaro vidis laŭ la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa flanko de la dezerto. Li manĝis tro multe, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. La bovoj ne kapablis distingi direkton laŭ la steloj, do ili iom post iom sin turnis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la lokon, de kie ili ekiris.
+
  La grandiozan belecon de la majesta elefanto montras la ekstera formo de la Iluminiĝinto. Sed tio estis nur pala reflekto de lia interna beleco, ĉar dum multaj antaŭaj vivoj li pleniĝis de Dek Perfektoj: energio, decidemo, honesteco, boneco, rezignemo de kroĉiĝo al ordinara mondo, kvieteco, saĝo, pacienco, malavareco kaj certe, kompatemo.
  
  Je la mateniĝo la homoj ekkonsciis, ke ili revenis tien, kie ili ripozis lastanokte. Ili malesperiĝis kaj komencis plendi pri la fatalaĵo. Ili iam supozis, ke ili povos tuj trapasi la dezerton, do ili konservis ĉe si neniom da akvo. Ili ektimis, ke ili perdos vivon pro soifego. Ili ekinsultegis la estron kaj vojgvidiston. "Nenion ni povos fari sen akvo!" ili plendis.
+
  Kiam li plenkreskis, ĉiuj aliaj elefantoj en Himalajaj arbaroj venis sekvi kaj servi lin. Post nelonge 80,000 elefantoj loĝis en lia regno. Tiel granda nacio densiĝis de loĝantoj kaj pleniĝis de distraĵoj. Por vivi pli kviete, li forlasis la aliajn kaj loĝis sola en sekreta parto de la arbaro. Li famiĝis kiel Elefanta Reĝo Boneco pro siaj bonkoreco kaj pureco facile videblaj de ĉiuj aliaj.
+
  La karavanestro pensis: "Se mi perdas kuraĝon en nuna malfacila situacio, mia estreco havas nenian signifon. Se mi ploras kaj bedaŭras pri la fatalaĵo, tio nenion helpas kaj pro tio eble perdiĝos ĉiuj varoj kaj mortos ĉiuj bestoj kaj homoj, inkluzive de mi mem. Mi devas fariĝi pli kuraĝa kaj energioplena por fronti kontraŭ la malfacilo." Do li komencis piediri tien kaj reen, klopodante trovi metodon por solvi la problemon.
+
  
  Estante atentema, li rimarkis aron da herboj de la okuloanguloj. Li pensis: "Neniu vegetaĵo povus vivi en tiu ĉi dezerto sen akvo." Do li tuj alvenigis la plej fortajn virojn el la sekvantoj por fosi puton ĉeloke. Oni fosadis ĝis ili trafis gigantan ŝtonon post iom da tempo. Vidinte tion, ili haltis kaj komencis plendi kontraŭ la estro, dirante: "Tute vanas nia klopodo. Ni nur malŝparaĉas niajn tempon kaj energion." La estro konsolis ilin: "Ne! ne! Miaj amikoj. Se ni rezignos la klopodon, ruiniĝos niaj vivoj kaj mortos niaj kompatindaj bovoj. Estu kuraĝaj!"
+
  Samtempe arbaristo de Benareso vojaĝis en Himalaja montaro. Li serĉis valoraĵojn, kiujn li povis vendi en Benareso. Post nelonge li perdis sian senson de orientiĝo. Li kuris tien kaj reen por trovi la ĝustan vojon, sed vane. Baldaŭ li laciĝis kaj ektimis morton. Li tutkorpe tremis kaj laŭte ploris pro timo.
  
   Tion dirinte, li subiris en la fositan kavon, alpremis sian orelon al la ŝtono kaj aŭdis sonon de fluanta akvo. Li tuj alvenigis knabon fosintan la kavon kaj diris: "Se vi rezignos, ni mortos. Do frakasu la ŝtonegon per peza martelo."
+
  La Elefanta Reĝo Boneco aŭdis la ploradon de la kompatinda viro. Li tuj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Dezirante laŭeble helpi lin, li ekiris tra la arbaro al la viro.  
  
  La knabo levis la martelon super la kapon kaj ekbategis la ŝtonon per sia tuta forto. Jen! Li surpriziĝis kiam la ŝtono rompiĝis kaj akvo ŝprucis forte el sub la ŝtono. Ĉiuj homoj tuj ekzaltiĝis. Ili trinkis, sinbanis, lavis bestojn, kuiris manĝaĵon kaj manĝis ĝissate.
+
  Sed kiam la viro vidis, ke la giganta elefanto alproksimiĝis, li estis tiel timigita, ke li tuj ekkuregis. Kiam la saĝa elefanto vidis tion, li ĉesigis moviĝon. Vidinte tion, la arbaristo ankaŭ haltis. Poste, kiam Reĝo Boneco ekiris al li, li denove ekkuris, kaj kiam la elefanto haltis, li ankaŭ haltis.
  
  Antaŭ sia foriro ili starigis altan flagon por ke aliaj vojaĝantoj vidu de malproksime la novan fonton en la mezo de la varmega dezerto. Poste ili daŭrigis la vojaĝon sekure ĝis la fino.
+
  En tiu momento la viro pensis: "Tiu estas nobla elefanto. Kiam mi kuris, li haltis. Kaj kiam mi haltis, li iris al mi. Sendube li ne intencas damaĝi min. Eble li volas helpi min anstataŭe!" La ideo donis al li kuraĝon por resti kaj atendi.
  
  La moralinstruo estas: Ne rezignu tro facilanime, kaj daŭrigu la klopodon ĝis vi atingos sukceson.
+
  La Elefanta Reĝo Boneco malrapide proksimiĝis al li kaj demandis: "Mia homa amiko, kial vi vagadis plorante en paniko?"
 +
 
 +
  "Via Elefanta Moŝto," respondis la viro, "mi perdis senson de direktoj kaj devojiĝis. Mi timas, ke min trafos morto!"
 +
 
 +
  Poste la Iluminiĝinto kondukis la arbariston al sia propra sekreta loĝejo. Li konsolis kaj regalis lin per fruktoj kaj nuksoj plej bonaj en tuta Himalaja regiono. Post kelkaj tagoj li diris: "Ne timu, mia amiko. Mi kondukos vin al la loko, kie homoj vivas. Sidiĝu sur mian dorson." Poste li portis la viron al la regiono de homoj.
 +
 
 +
  Rajdante komforte sur la honora estaĵo, la viro pensis: "Se oni demandos, kie mi estis, mi respondos al ili pri ĉio." Do li faris noton pri ĉiuj landmarkoj, portate sekure de la bonkora elefanta reĝo.
 +
 
 +
  Kiam ili iris el la densa arbaro proksime al la vojo de Benareso, la Elefanta Reĝo Boneco diris: "Mia bona amiko, iru laŭ la vojo al Benareso. Bonvolu diri al neniu, kie mi loĝas, ĉu oni demandos aŭ ne." Adiaŭinte per tiuj vortoj, la ĝentila elefanto turniĝis kaj reiris al sia loĝejo sekura kaj sekreta.
 +
 
 +
  La viro facile trovis sian vojon al Benareso. Iutage dum li vizitis bazaron, li iris al vendejoj de eburaj skulptistoj, kiuj skulptis eburon en delikatajn kaj belajn statuojn, pejzaĝojn kaj formojn. La arbaristo demandis ilin: "Ĉu vi aĉetas dentegojn de vivantaj elefantoj?"
 +
 
 +
  La skulptistoj respondis: "Kian demandon vi faris! Ĉiuj scias bone, ke dentegoj de vivantaj elefantoj estas multe pli valoraj ol tiuj de la mortaj." "Do mi portos al vi iom da dentegoj de vivanta elefanto," diris la arbaristo.
 +
 
 +
  La viro portis akran segilon kun aliaj bezonaĵoj, kaj iris al la loĝejo de Reĝo Boneco pro la avidemo nur al mono, ignorante la sekurecon de la elefanta reĝo kaj la dankemon al tiu, kiu savis lian vivon.
 +
 
 +
  Kiam li alvenis, la elefanta reĝo demandis: "Kial vi revenis, mia homa amiko?" Plektante rakonton, la viro respondis: "Via Elefanta Moŝto, mi estas malriĉulo vivanta tre mizere. Nun mi estas en granda malfacilaĵo, do mi venas por peti peceton da dentego de vi. Se vi volontas doni ĝin al mi, mi portos ĝin hejmen kaj vendos ĝin. Tiam mi povos min vivteni dum iom pli longa tempo."
 +
 
 +
  Pro kompato al la viro, la Elefanta Reĝo Boneco diris: "Kompreneble, mia amiko, mi donos pecegon da dentego! Ĉu vi prenis segilon kun vi?" "Jes, Via Elefanta Moŝto," diris la arbaristo, "mi portas segilon kun mi." "Bone," diris la malavara Reĝo Boneco, "fortranĉu ambaŭ miajn dentegojn!"
 +
 
 +
  Dirinte, la elefanto genuiĝis kaj oferis siajn speciale arĝentblankajn dentegojn. Sen ajna bedaŭro, la viro forsegis grandajn eburajn pecojn de ambaŭ dentegoj.
 +
 
 +
  La Iluminiĝinto levis ambaŭ dentpecojn per sia rostro. Li diris: "Bona amiko, mi donas miajn amindajn dentojn ne pro tio, ke mi malŝatas ilin kaj volas forigi ilin, nek pro tio, ke ili estas senvaloraj al mi. Sed miloble kaj eĉ centmiloble amindas kaj valoras la dentegoj de ĉioscia saĝo, kiu kondukas nin al realiĝo de ĉiu Vero."
 +
 
 +
  Donaci la belajn dentegojn al la viro estis la deziro de la elefanto, ke lia perfekta malavareco povos konduki lin al la plej granda saĝo.
 +
 
 +
  La viro revenis hejmen kaj forvendis ambaŭ eburajn pecojn. Sed post nelonge li forkonsumis la tutan monon. Do li denove revenis al la Elefanta Reĝo Boneco. Li petis lin: "Via Elefanta Moŝto, la mono gajnita de mi per vendo de via eburo nur sufiĉis por pagi miajn ŝuldojn. Mi ankoraŭ estas malriĉulo vivanta tre mizere. La vivo estas ankoraŭ tre malfacila en Benareso, do bonvolu doni al mi la restajn partojn de viaj dentegoj, malavarulo!"
 +
 
 +
  Senhezite la elefanta reĝo oferis la restajn partojn de siaj dentegoj. La viro forsegis ĉion, kion li povis vidi, ĝis dentradiko en la kranio de la elefanto! Li forlasis sen vorto de dankemo. La  bonkora elefanto estis nenio alia ol bankkonto por li. Li portis la eburon al Benareso, vendis ĝin kaj forkonsumis la monon kiel antaŭe.
 +
 
 +
  La arbaristo denove revenis al la loĝejo de la Elefanta Reĝo Boneco. Li denove petis lin: "Honora elefanta reĝo, estas tre malfacile por vivi en Benareso. Kompatu min kaj lasu min havi la restaĵon de via eburo, la radikojn de viaj dentegoj."
 +
 
 +
  Perfekta malavareco nenion retenas. Do la elefanta reĝo genuiĝis kaj oferis siajn restajn radikojn de eburo. La sendankemulo neniom zorgis pri la elefanto. Li staris sur la majestan rostron similan al dika arĝenta ĉeno. Li grimpis supren kaj sidiĝis inter pure blankaj tempioj sur la granda kapo simila al neĝkovrita Himalaja kupolo. Poste li krude enfosis per sia tuta forto. Li frotis kaj forŝiris la molajn karnojn de la radikoj de la iamaj belaj dentegoj. Per sia malakra segilo li tranĉis kaj segis la eburajn radikojn el la kranio.
 +
 
 +
  Laŭdire troviĝas multaj mondoj: la infera mondo de torturo, la mondoj de malsataj demonoj, de bestoj kaj de homoj. Ankaŭ estas multaj ĉielaj mondoj de la malplej supra ĝis la plej supra. En ĉiuj mondoj estas milionoj da vivestaĵoj, kiuj iam aŭ en alia tempo naskiĝis kaj vivis kiel elefantoj. Rakontantoj de la historio diris, ke kvankam oni ne scias kial, ĉiuj elefantoj eksentis la doloregon de la grandulo, la Elefanta Reĝo Boneco.
 +
 
 +
  La arbaristo forlasis portante la sangoplenajn eburajn radikojn. Pensante, ke estos neniu motivo revidi la elefanton, li ne sin ĝenis por montri al li la signon de dankemo kaj respekto.
 +
 
 +
  La vasta kaj firma tero, kiu estas sufiĉe forta por facile subteni grandajn montojn kaj ankaŭ povas surporti la plej naŭzajn malpuraĵojn kaj fiodorojn, ne povus toleri kaj subteni la gigantan fikonduton de la kruelulo. Do kiam li iris el la vido de la suferanta elefanto, la granda tero fendiĝis sub liaj piedoj. Fajro ŝprucis el la plej malalta infero, glutis lin en brile ruĝajn flamojn kaj tiris lin suben al la fino de lia sorto.
 +
 
 +
  La moralinstruo estas: La nedankemuloj ĉion faras senskrupule, kaj pro tio li fosas sian propran tombon.

Nuna versio ekde 21:42, 12 Sep. 2012