2. Bazaj Konceptoj pri Budhismo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 13: Linio 13:
 
  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?  
 
  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?  
  
  Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj , nek  neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.  
+
  Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj, nek  neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.  
  
 
  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
 
  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?

Kiel registrite je 02:49, 31 Jan. 2014

  2. Bazaj konceptoj pri Budhismo

  Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?

  Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas en la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de rado centriĝas en la aksingo.

  La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili nombras kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.

  Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?

  Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufero. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi kun sperto de neniu doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.

  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?

  Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj, nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?

  Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon. 

  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

  Respondo: Vivlongaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe deziro al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas al ni nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.

  Demando: Tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.

  Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam suferon al ni kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu al la bezonaĵo sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia avido estas senfina kiel senfunda kavo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiri aŭ esti kontenta kaj feliĉa?

  Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?

  Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.

  Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo akirebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo senavide, kaj elportante malfacilaĵojn en nia vivo pacience sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ne plu obsedate de kontentigo al nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.

  Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?

  Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni priparoli kaj eĉ pripensi ĝin. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo kaj koncepto pri egoismo kaj neegoismo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:

  "Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204 

  Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?

  Respondo: Ne. Ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:

  "Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiteco." Ud, 80

  Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.

  Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?

  Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo estas nomita la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.