2. 43-48

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  43.D: Kiom da volumoj estas?

  R: Estas 1692 libroj kun 6241 volumoj en la Ĉinlingva Tripitako. Krome en la Ĉinlingva Tripitako kolektiĝis pli ol 1000 volumoj komponitaj de ĉinaj kleruloj. En Dinastio Ming, la Jaxing-a versio de la Ĉinlingva Tripitako kolektis cirkaŭ 5600 volumojn da verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj aldonis ilin al la Tripitako kiel daŭrigon. En la moderna epoko oni kompilis en Japanio daŭrigon de la Tripitako el la verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj tiu versio tute havas 1750 librojn kun 7140 volumoj.

  44. D: Kiom da eldonoj havas la Ĉinlingva Tripitako?

  R: La unua blokpresita eldono de la Tripitako en Ĉinio aperis en 971 p. K., la kvara jaro de la regperiodo Kaibao de Dinastio Song. En la sekvaj 1000 jaroj tra la dinastioj Song, Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing, pli ol 20 blokpresitaj eldonoj aperis. En 1936 oni retrovis la blokpresitan eldonon de la Tripitako de Dinastio Jin (12-a jarcento) en Monaĥejo Guangŝeng, Gubernio Zhaoĉeng de Provinco Ŝhanxi. Do ĝi nomiĝis Zhaoĉeng-a Tripitako. Kiam la japanaj imperialistoj agresis Ĉinion, ili klopodis rabi tiun ĉi trezoron de Ĉinio, sed dank’al la klopodo de la Okvoja Armeo, ĝi saviĝis je la vivkosto de ok ĉinaj soldatoj, kaj konserviĝis en la nacia biblioteko. En Monaĥejoj Kaiyuan kaj Wolong de Urbo Xi’an estas blokpresita Qishaa eldono de Song Dinastio (12-a jarcento), de kiu oni eldonis fotolitografiaĵon lastatempe. Krome troviĝas suda eldono blokpresita en Nanjing en 1372, norda eldono blokpresita en Beijing de 1410, kaj ankaŭ fadene binditaj eldono de Tripitako ĝenerale konata kiel Jiaxing-a eldono blokpresita en la Regperiodo Vanli , ĉio de kiu estis komisiita de la registaro de Ming Dinastio. La presblokoj de la Tripitako faritaj dum regperiodoj Yongzheng kaj Qianlong de la Qing Dinastio (1735-1738) ankoraŭ konserviĝas kiel Draka eldono.

  Manskribitaj kopioj de la verkoj faritaj en Dinastioj Jin, Wei, Sui kaj Tang ankoraŭ konserviĝas en la Kavernoj Dunhuang de Ĉinio kiel valoraj budhismaj trezoroj trovitaj en la frua 20-a jarcento, sed granda parto de ili jam ŝteliĝis kaj portiĝis eksterlanden. Ĉirkaŭ 8000 volumoj ankoraŭ konserviĝas en la Nacia Biblioteko. En nia lando ankaŭ troviĝas 8000 ŝtongravuritaj budhismaj verkoj en la kavernoj de Shijingshan (Ŝtongravuritaj sutroj Monto) en Fangshan de Beijing. La gravurado de tiuj tekstoj komenciĝis de Majstro Ĝinŭan dum la sepa jarcento en Dinastio Sui, kaj daŭris mil jarojn. La blokoj konserviĝis en 9 kavernoj aŭ enteriĝis sub la pagodo. Per subtenado de la registaro, en 1956 la Ĉina budhisma Asocio, subtenate de la registaro, elprenis ĉiujn blokojn kaj faris sep kopiojn da frapkopiaĵoj dum du jaroj. Tiuj sutroj estas en ordinado kaj pristudo. Oni gravuris pli ol 1000 sutrojn kun proksimume 3500 volumoj. Per esplorado pri la teksto oni trovis, ke la tekstoj gravuriĝis en la Liao Dinastio surbaze de Qidan-a Versio, kies originalo jam perdiĝis. La ŝtongravuritaj verkoj en Fangshan estas vere raraj darmaj trezoroj.

  45. D: Ĉu vi bonvolas diri al mi iom pri la Tibeta Tripitako?

  R: La Tibeta Tripitako konsistas el du partoj: (1) la originala kolekto nomiĝas "Bkaḥ-ḥgyur". Bkaḥ signifas instruojn kaj Ḥgyur signifas tradukaĵon. Do ĝi estas tradukaĵo de la budhaj instruoj, inkluzive de sutroj kaj vinajo predikitaj de la Budho. (2) La aldona kolekto nomiĝas "Bstan-ḥgyur". Bstan signifas komentarion. Do ĝi estas traduko de komentarioj. Bkaḥ-ḥgyur konsistas el 1108 sutroj kaj Bstan-hgyur el 3459 komentarioj.

  46. D: Ĉu estas blokpresitaj versioj de la Tibeta Tripitako?

  R: Jes. Frue en la 12-a jarcento la unua blokpresita Tripitako eldoniĝis en Naitang kaj tiel ĝi nomiĝas Naitang-a versio. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj dum Dinastio Ming, du blokpresitaj eldonoj aperis. En Regperiodoj de Kanĝi kaj Yongzheng de Dinastio Qing, alia blokpresitita tripitako eldoniĝis en Beijing kun nomo Beijing-a eldono. En la sama periodo, aliaj blokoj konataj kiel Dege-a eldono, Zhuoni-a eldono kaj aliaj eldonoj faritaj inter la 8-a kaj 10-a jarcentoj de la regperiodo Yongzheng, preskaŭ same kiel la Beijing-a eldono, sed kun iom da suplementoj por kovri ĝian malperfektecon. Ĉirkaŭ 1921, la 13-a Dalai Lama farigis alian eldonon de la Tripitako en Lasao, konatan kiel Lasaan eldonon. Lastatempe, fotokopiita beijing-a eldono de la Tibeta Tripitako jam eldoniĝis en Japanio.

  47: D: Kio estas la enhavoj de la Palia Tripitako?

  R: La Palia Sutra-pitako konsistas el kvin partoj:

  (1) Digha-nikāya signifas longajn predikadojn kaj korespondas al la Dighāgama en la Ĉina Tripitako;

  (2) Majjihima-nikāya signifas Mezlongajn predikojn kaj korespondas al la Madhyamāgama en la Ĉina Tripitako;

  (3) Saṃyutta-nikāya signifas predikojn organitajn laŭ la enhavo kaj korespondas al la Saṃyukktāgama en la Ĉina Tripitako;

  (4) Aṅguttara-nikāya signifas predikan kolekton laŭ Numera ordo kaj korespondas al la Ekottarikāgama en la Ĉina Tripitako;

  (5) Khuddaka-nikāya signifas Malmultan Antologiojn kaj ne havas kompletan tradukon en Ĉinio.

  La Palia Vinaja-pitako signifas korbon de disciplinoj kaj konsistas el tri partoj:

  Sutta Vibhaṅga signifas ĉiujn preceptojn;

  Khandhaka signifas procezojn por Komunumoj kaj Regulojn por ĉiutaga vivo en la Samgo;

  Parivāra signifas interpretadon de la reguloj aŭ apendico.

  La Palia Abidarma-Pitako signifas korbo de komentarioj kaj konsistas el sep partoj:

  Dhamasaṅgaṇi signifas listigadon de Darmoj aŭ Budhismaj Psikologiaj Etikoj;

  Vibhaṅga signifas libron de Alalizo;

  Dhātukathā signifas predikon pri Elementoj);

  Yamaka signifas libron de Paroj;

  Paṭṭhāna signifas libron de Kaŭzeco;

  Pggalapaññatti signifas priskribon de homaj tipoj;

  Kathāvatthu signifas punktojn de Debato.

  Tiuj sep komentarioj estas gravaj verkoj koncernaj al la statoj de menso, analizoj de la universaj ekzisteco, la teorio de kaŭzo kaj efekto kaj tiel plu.

  48. Ni konsumis multe el via tempo. Vi jam eksplikis al ni la fundamentojn de la Budhaj instruoj kaj la budhismaj kanonaj verkoj. Tio estas sufiĉa por la nuna tempo, kaj ni certe konsultiĝos kun vi denove poste.

  Eble mi ne kontentigis vian bezonon. Mi nur provizis iom da bazaj materialoj.