2. 35-42

El Vikio BRE
Redakto de 08:09, 23 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  35. D: Ĉu la Budho verkis la budhismajn verkojn per si mem?

  R: Ne, budhismaj verkoj estis parkere recititaj kaj notitaj de la budhaj disĉiploj post lia morto. En la jaro de la Budha Nirvano, liaj kvincent disĉiploj okazigis konvenon sub la gvido de Mahakasapo en Saptaparna Kaverno (P. Sattapanni-guha) proksime al Raĝagaho por kompili kaj modifi la budhajn instruojn por posteuloj. En la konveno, Anando recitis la sutrojn predikitajn de la Budho, Upalio recitis la Vinajon estigitan de la Budho kaj Mahakasapo recitis kaj poste aldonis suplementon al la Abidarmo, kiu estas ekspliko kaj pristudo de budhismaj doktrinoj.

  La Sutro, Vinajo kaj Abidarmo konsistigis Tripitakon. La vorto Pitako origine signifas korbon por enteni objektojn. La kompilado de Sutro, Vinajo kaj Abidarmo en Tripitakon similas al nomado de Jing (klasikaĵo), Shi (historio), Zi (akademiaj skoloj) kaj Ji (kolektaĵo) de “kvar trezoroj” en Ĉinio. La budhisma konveno estis nomita la unua Samgiti. Samgiti estas ĝenerale interpretita Jijing en la ĉina lingvo ( kiel Kolektado de Sutro) dum ĝia oriniginala signofo en sanskrito kaj pali lingvo estas samga konveno. La antikvaj ĉinaj tradukistoj uzis la vortoj “Jieji) por signifi “komunan recitadon”, kiu aludas ambaŭ la kolekton de Darmo kaj la konvenon de homoj. Oni ne subskribis la Tripitakon en tiu tempo, do ĝi pasis per buŝa recitado.

  36. D: Ĉu okazis aliaj konvenoj krom la unua?

  R: Jes. Tiam krom la kvincent bikŝuoj, kiuj kunvenis en Saptaparna Kaverno (P. Sattapanna guha), estis multaj bikŝuoj, kiuj ne aniĝis en la grupo de Mahakasapo. Iom da bikŝuoj kunvenis en alia loko ne malproksima de la kaverno gvidite de Vapa (unu el la uuaj kvi bikŝuoj). Do la Raĝagaho la kompilado konsistis el du partoj, unu okazis en la kavarno kaj la alia ekster la kaverno. La du kompiladoj kune formis la hinajanaj tripitakon. Laŭ la tradicia noto, la mahajana tripitako estis kompilita en Cakkavala-pabbata de bodisatvoj inkluzive de Manĝustrio, Maitrejo kaj Anando, tamen hinajanaj budhanoj oponas, ke la mahajanaj verkoj estas vera darmo predikita de la Budho.

  37. D: Kiel okazis la sesa budhisma konveno (Samgiti) en Birmo antaŭ kelkaj jaroj?

  R: 110 jarojn post la budha morto okazis debato pri iom el budhismaj preceptoj inter monaĥoj en Vaisalio. Do prestiĝa monaĥo Jaŝo Tero kunvenigis 700 erudiciaj kal virtaj prestiĝuloj kaj ili konstatis, ke dek el la tezoj kontraŭis la Vinajon. Tiu konveno estis konata kiel la dua kompilado.

  Laŭ la noto de Suda budhisma kanono, 235 jarojn post la budha morto en la regperiodo de Aŝoko, multaj herezuloj sin miksis en budhistan komunumon kaj konfuzis la budhismajn doktrinojn. Do sub la subteno de Reĝo Aŝoko, Mogaliputo Tiso okazigis budhisman konvenon kun 1000 partoprenantoj en Pataliputa (nun Patno, ĉefurbo de Bihara Pradeŝo en Hindio) kaj recitis la Tripitakon por eligi herezajn miksaĵojn. Tio estas konata kiel la tria kompilado.

  Laŭ la noto de la Norda Budhismo, ĉirkaŭ 400 jaroj post la budha morto, en la regperiodo de Reĝo Kanisko de Kusano regita en la Okcidenta Hindio, 500 bikŝuoj sub Vasumito kompilis la komentariojn por la Tripitako. Tiuj komentarioj entenis ĉirkaŭ tricent mil kvarversojn, pli ol naŭ milionojn da vortoj. Unu el ili estis la “Mahavibasa”, tre grava komentaria verko (attakatha). Tio ĝenerale estis konata kiel la kvara kompilado.

  Antaŭ cirkaŭ 80 jaroj, Reĝo Mindon de Birmo invitis multajn bikŝuojn ordigi la Palian Tripitakon kaj gravuris la tutajn tekstojn kaj noton pri la ordigado en ŝtonajn platojn, kiuj ankoraŭ konserviĝas en Urbo Mondalo hodiaŭ. Tio estas konata kiel la kvina kompilado.

  Por celebri de la 2500-an datrevenon de la budha nirvano, de 1954 ĝis 1956, la federala registaro de Birmo, okazigis la sesan konvenon en kiu li invitis 2500 bikŝuojn de Birmo, Kamboĝo, Srilanko, Hindio, Laoso, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando al la kompilado. Ili laboris du jarojn kaj atente ordigis diversajn versiojn el malsamaj landoj kaj ankaŭ la version de Palian Tripitakon el la kvina kompilado okazigita de Reĝo Mindon kaj fine eldonis plej kompletan version de Pali Tripitako. Tio estas nomata la sesa kompilado.

  38. D: Kio estas Pali-lingvo?

  R: Pali-lingvo estis uzita en antikva Hindio. Se mi parolas pli precife, ĝi estis populara dialekto en Magadho dum la vivperiodo de la Budho. Laŭdire la Budho predikis siajn instruojn en tiu ĉi lingvo, do liaj disĉiploj uzis tiun ĉi lingvon por memori kaj reciti liajn instruojn. Kvankam ĝi ne plu estas vivanta lingvo en la nuna tempo, ĝi konserviĝis per budhismaj verkoj. La vorto “Pali” signifas “klasikaĵon”. La antikvaj hindianoj havis kutimon reciti kaj pasigi klasikajn tekstojn buŝe anstataŭ skribi. Laŭ la “La historio de insuloj de Srilanko (Dipavamsa), oni ekskribis budhismajn tekstojn en Srilanko dum la unua jarcento a. K. En la kvina jarcento p.K., Bodhgoŝo, la mastro de Tripitako de Magadho, venis al Srilanko kaj faris kopion de la tuta Palia Tripitako en sinhalaj skriboj. Laŭ alia noto, kiam Budagoŝo estis en Srilanko, li tradukis multajn sinhalajn komentariojn de Tripitako en Pali-lingvo. Ĉar la originala pali alfabeto ne plu ekzistas, ĉio el la nuna palia tripitako de Birmo, Kamboĝo kaj Tajlando estas notita en la indiĝenaj alfabetoj. Lastatempe en Hindio oni eklaboris por noti kaj eldoni la palian tripitakon en la Hindia alfabeto.

  39. D: Ĉu la budhismaj verkoj estas notitaj en aliaj lingvoj krom la Pali- lingvo?

  R: Jes. Troviĝas alia sistemo en sanskrito. Budhismo havas nordan kaj sudan tradiciojn. La klasikaĵo de la suda tradicio estas notita en Pali kaj apartenas al hinajana budhismo, dum la klasikaĵo de norda tradicio estis notita en sanskrito, ĉefe de mahajanaj skoloj, kun malmultaj el hinajano. Pali estis populare parolita lingvo en antikva hindio, dum sanskrito estis oficiala lingvo.

  40. D: Ĉu la klasikaĵoj de ĉina budhismo kaj la tibeta estas tradukitaj el Pali aŭ sanskrito?

  R: La klasikaĵoj de ĉina budhismo ĉefe tradukiĝis el sanskrito, kaj malmultaj verkoj tradukiĝis el pali-lingvo. La tibetaj tekstoj ŝajne tute tradukiĝis el sanskrito.

  41.D: En kiom da lingvoj budhismaj tekstoj eldoniĝis en la nuna tempo?

  R: Oni jam tradukis budhismajn verkojn multaj landoj per siaj propraj lingvoj. En Eŭropo, estas verkoj en la rusa, germana, angla, franca, itala, finlanda kaj tiel plu, sed neniu el ili estas kompleta. Plej multe da la verkoj estas tradukitaj el tri fontlingvoj: (1) Pali, (2) la Ĉina (3) kaj tibeta. Krome malgranda parto de sanskritaj kanonaj teksto konserviĝis en Nepalo, kaj Tibeto de ĉinio, tre malmultaj j konserviĝis. Tiel budhismaj tektoj de norda tradicio ĉefe konserviĝis en Ĉinio en la ĉina kaj tibetaj lingvoj.

  42. D: Ĉu oni povas dividi la budhismajn verkojn en tri sistemoj laŭ la lingvoj?

   R: Jes. La divido de tri grupoj konformas al la aktuala situacio. Oni ĉiuj agnoskas la dividoj en tri sistemoj en la budhismaj rondoj hodiaŭ. Laŭ ĝenerale diro, budhismo en la sudaj landoj kiel Srilanko, Birmo, Kamboĝo, Laoso, Hindio, Pakistano kaj Tajlando kaj ankaŭ en la naciminoritatoj de Ĉina Yunnan provinco kiel Dai, Benglong (nun Deang) kaj Bulan kaj aliaj apartenas al la palilingva sistemo de hinajana budhismo, aŭ pli precize, Teravada Budhismo, ĉar ili tiel sin nomas. Kutime estis skolaj disputoj inter mahajano kaj hinajano, sed la tendenco de miksiĝo pli kaj pli evidentiĝis en la nuna periodo. Multaj homoj proponas, ke oni forigu la nomon de Hinajano kaj Mahajano por fortigi la unuecon kaj reciprokan respekton inter budhanoj kaj homoj de malsamaj landoj. Do estas pli bone nomi la sudan budhisnon Teravada budhismo. La budhismo de han-nacio en Ĉinio kaj de Koreio, Japanio kaj Vietnamio apartenas al ĉina sistemo. La Budhismo de Tibeto, Interna Mongolio, Siberio kaj norda Hindio apartenas al Tibeta sistemo. La du lastaj sistemoj apartenas al Mahajano budhismo.